Al Floro


Eta floro, sub arbo en matena duon-lumo
Kvar petaletoj hele bluaj atendante levigxota suno.
Mi povas gxin kovri per eta fingro mia,
Sed same kiel mi, gxi estas verkajxo Dia.

Mi estas granda kaj forta, eta kaj delikata gxi estas.
Mi povas movi kaj paroli, senmove kaj silente gxi restas.
Cxu mi ne estas pli grava ol tiu eta blua floro?
Cxu tiu kvar-pintuleto ne estas, komparita al mi, nur neniajxo?

Mi poste levigas miajn okulojn al la heligxanta cxielo
Kie la plej brilaj steloj nun velkas antaux la suno,
Kaj mi ekkomprenas ke ni ambaux estas neniajxoj
Apud la steloj, kaj galaksioj, kaj aliaj cxielajxoj.

La suno nun estas levigxita. Kantas gaje birdoj.
Sur la floro sunlumo briletas hele je multaj rosaj gutoj.
Mi sxultren altigas mian torniston kaj ekkomencas
Marsxi laux mia vojo. Longe mi marsxos, bona tago estas.

25-28an septembro, 1998

Kopirajto 1998, de Steven K. Smith
Tutaj rajtoj rezervitaj
Copyright 1998 by Steven K. Smith
All rights reserved

[ Hejma Pagxo | Esperanta Cxefpagxo ]


Send Me Mail