Betelgxuzo

de Steven K. Smith
lasta sxangxo 29an majo, 1999
kun kora danko al Michiel Meeuwissen por lia helpo


Estis proksime mia labortagfino kaj mi paroladis kun mia kunlaboristo, Marinjo, dum ni nin pretigis eliri.

“Cxu vi preskaux finis vian projekton?” Mi demandis.

Sxi iom lace ridis. “Tute ne, ni faru multe pli da observojantaux ol ni pretos. Vere, ni nur komencis.”

Marinjo estas astronomiisto de la observatorio de Universitato de Viskonsino. Sxi estas tridekdujara brunharulino, mezoalta kaj maldika. Sxia lerteco estas astronometrikio kaj sxi estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj spertuloj de tiu specialajxo. Jam du monatojn sxi laboras je projekto registara, kaj mi ne havas rajiton scii tion kio gxi precize estas.

Mi estas komputila programisto cxe la observatorio. Dum la pasintaj du monatoj mi verkis programon por sxia projekto pli bone klarigi punktajn interferbildojn de stelaj figuroj. La kialon de la subita intereso de stelaj figuroj mi ne scias. Dum kvar aux kvin jaroj mi laboras kun Marinjo, min pardonu, Dro. Johansono, kaj neniam antauxe sxi estis tiel malbabilema pri sxia laboro. Mi ofte laboras rekte kun sxi, kaj cxiam antauxe sxi iris el sia vojo, komprenigi al mi kion sxi faris. Sed neniam antauxe sxi laboris je registara projekto.

Estis novembro, vintro jam alvenis en Viskonsino. Ni surmetis nian mantelon senvorte. Estis frua por labortagfino, nur la dek-unuan ptm., sed ni havis kunvenon kun universitatestroj tuj post tagmangxo. Jam laborinte dek-unu horojn, ni estis lacaj. Krome, nuboj ekkovras la cxielon dum la pasinta duono horo.

Malfermante la pordon, mi diris, “Vi scias, estus pli facila verki viajn programojn se mi scius kion vi faras.”

Sxi suspiris. “Vilcxjo, ni jam havis cxi tian konversacion. Mi ne havas rajton al vi diri, kaj vi ne havas rajton scii. Mi ne estas gxoja pri tio, sed estas tiel kiel gxi estas.”

Mi levis miajn manojn, kun manplatoj eksteren. “Pacon, pacon. Mi nur deziras helpi.”

Sxi suspris denove. “Jes, mi scias, min pardonu por esti tia fiulina. Kiel mi malamas cxi tian damnindan sekretecon!”

“Pardonpeto estas akceptita, sed ne estas bezonata. Kaj vi ne estas fiulino. Vi estas bela, afabla, inteligenta virino, eble tro laborinta.

“Dankon.” En la mallumo mi ne povis vidi sxian vizagxon, sed sxi sxajnis kontenta kun mia respondo.

Ni promenadas suden, tra la auxtoparkejo al niaj auxtoj. En la cxielo, iom al la orienta, estis Oriono, jam duonokovrita kun maldikaj nuboj. Rigxelo estis preskaux malaperinta, sed gxi estis ankoraux pale vizebla tra la maldikaj nuboj. Betelgxuzo kaj la tri steloj de la zono de Oriono ankoraux brilis hele.

Mi fingromontris al Oriono, sencela gesto en la mallumo. “Ecx hodiaux, mi sentas tremon kiam mi ekvidas Orionon. Gxi estis la kialo mi laboradas cxi tie nun.”

“Cxu vere?”

“Jes. Kiam mi estis juna knabo, eble nauxjara, mia patro gxin montris al mi. Jxus cxi tiam, dum li diradis al mi la stelajn nomojn, brila aerolito ekaperis kaj trairis la konstelacion. Gxi estis la plej mirinda ajxo kiun mi iam vidis en mia juna vivo. Post tiu, preskaux nenio alia interesis min, dum multaj jaroj.”

“Mi havis similan sperton,” sxi diris. “Sed por mi, estis la luno. Pacxjo havis teleskopon, kaj cxiun sennuban versperon mi petis vidi tra la teleskopo je la luno.” Sxi ridis. “Ecx kiam la luno ne estis levigxinta. Mi supozas ke mi konis cxiujn katerojn kiel amikon antaux mia oka datreveno. Poste, mi eltrovis pri planedoj, steloj, kaj galaksioj, kaj, do, tie cxi mi estas.”

Ni atingxis sxian auxton. “Jen via auxto, mia auxto estis kelkajn metrojn plu for. Memoru, kiel oni diris en antikva Romo, ‘Illegitimi non karborundum.'”

“Kion gxi signifas?”

“Malpermisu la bastardojn vin pisti.”

Sxi ridis. “Dankon, Vilcxjo. Bonan vesperon.”

“Gxis revido.”

“Gxis.”

Mi pluiris al mia auxto, kaj eltiris miajn sxlosilojn el mia posxo, kiam mi auxdis Marinjon krii, “Vilcxjo!”

Mi turnigxis. Sxi staris apud la malfermita pordo de sia auxto. Sxia vizagxo ne estis videbla, sed lumoel la tegmenta lumilo sxin videbligis sub la kolo gxis la talio. Mi ekreiris al sxia auxto. “Kio estas? Cxu via auxto ne funkcias?”

“Ne, gxi funkcias, aux, mi kredas ke gxi funkcios. Mi ne povis gxin ekfunkciigi.” Sxi aspektis iom agitigxinta. “Sed mi pensadis, ke, estas pli frua ol mi kutimas enlitigxi, kaj…” Sxi enspiris profundan spiron. “Vilcxjo, cxu vi volas iri al kafejo kun mi?”

Neniam sxi faris cxi tian proponon al mi, aux al iu alia, laux mia kredo. Jarojn antauxe mi sxin petis rendevui, sed sxi gxentile diris ke ne. Sxi sxajne estis edzinigita al sia laboro.

“Kun plezuro!” Mi diris. “Sed, cxu la kafejoj jam estas fermitaj?”

“Estas kafejo sur Kolegio Strato kiu estas malferma gxis la una. Mi iam venis tien dum noktoj kiam mi ne laboris cxe la observatorio.”

“Bonege, ni iru. Mi renkontos vin tie baldaux.” Mi turnigxis reiri al mia auxto.

“Vilcxjo, bonvolu venu kun mi. Mi vin revenigos cxi tien poste, aux ni eble uzus vian auxton, se vi preferus.”

Mi haltis je mezopasxo. Neniel sxia vocxo estis entirigxema. Tute male, sxi sxajnis soleca, kaj iom tima. “Jes, certe. Ni uzu vian auxton.”

Sxi enauxtigxis, kaj, malfermis por mi la deksteran pordon. Mi eniris kaj sxi la auxton ekfunkciigis. Per panelaj lumiloj mi povis vidi ke sxi aspektis tre strecxa. Sxi tenegis la stirradon, kaj sidis rektege. “Cxu vi iam venis al cxi tiu kafejo?” Sxi demandis.

“Neniam.”

“Mi opinias ke gxi placxos al vi. Gxi kutime havas muzikistojn, aux poezo-legojn. Multaj kolegaj instruistoj kaj lernantoj frekventas gxin.”

“Se gxi placxas al vi, mi estas certa gxi placxos al mi. Cxu vi iras tien ofte?”

“Eble unu aux du fojojn monate.” Pauxzo. “Pli ofte, antauxnelonge.”

“Kial?”

“Mi ne scias. Eble mi sentas pli solece antauxnelonge.” Sxi ridis iom nervoze. “Eble, mi nur bezonas pli da kafo antauxnelonge.”

Ni atingxis la cxefvojon, kaj turnis al la urbo. Post proksimume kvaronhoro ni gxin atingxos. Mi rigardis tra la fenestro. Inter la neegalaj maldikaj nuboj mi povas vidi kelkajn stelojn, de tempo al tempo. La luno ankoraux ne levigxas.

“Via patro, kie li nun estas?” Marinjo demandis.

“Li mortis jam antaux kvin jaroj.”

“Mi bedauxras.”

“Dankon. Ni logxis en Ohio dum miaj fruaj jaroj. Kiam mi estis dekkvinjara ni translogxigxis al suda Kalifornio.”

“Cxu vi sentas la mankon de Kalifornio?”

“De tempo al tempo. Tre placxas al mi, la marbordo. Mi vizitas mian patrinon unu aux du fojojn jare. Tiam mi iras al marbordo denove. Cxu viaj gepatroj ankoraux vivas?”

“Jes, ili ambaux ankoraux havas bonan sanon. Pacxjo logxas en Vasingtono, kaj panjo logxas en Marilando. Ili eksgeedzigxis jam antaux dek jaroj.”

“Estas domagxa.”

“Ne. Estas bona. Antauxe, ili konstante bataladis. Nun, ili ne bataladas, kaj vivo estas ege pli facila por mi kaj mia fratrino. Cxiuj estis pli felicxa post ilia eksedzigxo.”

Ni silentas dum kelkaj minutoj.

“Mi ne estas tre lerta pri tio cxi.” Sxi diris abrupte.

“Pardonu min, pri kio?

“Pri socia parolado kun viroj.”

“Ne gravas. Nek mi ankaux. Por mi, estas pli facile paroli pri stelaj fizikoj, ol pri modo, aux pri poliko, kaj tiel plu. Tiu malgrandigas la nombron de eblaj rendevuoj, cxu ne?”

“Antaux pli ol kvar jaroj vi petis al mi rendevuon.”

“La propono estas ankoraux malfermita.”

“Povis esti, ni devus konsideri cxi tion kiel rendevuon, prokrastitan jam kvar jarojn.”

Fine, ni eniris la urbon. “Kolegio strato estas la sekva vojo, cxu ne?”

“Jes, vi pravas. Ni alvenos baldaux.” Sxi turnis en Kolegio strato kaj parkis lauxlonge de strato. “Estas eble duonvoje al la venonta stratkrucigxo,” sxi diris.

Ni eliris la auxton kaj piediris kafejon. Trapasante gazetbudo, mi vidis tablojdonkun titolo kiu diris, “Registara sekreto diskovrita! Mesagxo recivita el kosmo!”

“Unu momenton,” mi diris. “Mi volas acxeti tiun fijxurnalon.”

“Kial vi volas tion jxurnalacxon?” Sxi demandis, post mi eliris la gazetbudon, portante tablojdon.

“Estas mia hobio,” mi klarigis. “Mi kolektas tablojdojn kun rakontoj pri NIFO-oj, kosma estajxoj, kaj tiel plu. Ili estas ofte tre komikaj.”

“Via hobio estas via propra afero, kompreneble, sed tiaj jxurnaloj sxajnas al mi esti malsxparo de arboj.”

Ni eniris la kafejon kaj iris al la vendotablo doni nian mendon. Muzikisto kun gitaro kantis folkloran baladon cxe la fora parto de la cxambro, kaj bildoj de kelkaj tipoj pendis sur la muroj, iuj kun prezaj signetoj. Apud unu muro estis librosxranko, apud la alia muro estis tablo kun sxakbordo kaj sxakiloj arangxita el ies forlasita sxakludo. Nur dek aux dek-du alia gehomoj estis en la kafejo. La kelnero al ni donis nian kafon, kaj ni sidigxas cxe tablo apud la muro.

Sxi gustumis sian kafon. “Kona-o, estas mia plej sxatata,” sxi diris.

“Mi preferas avelon. Nu, kial vi volis por mi vin akompani cxi tie?”

Sxi rigardis malsupren, al la tablo. “Malplacxas al mi, cxi tiu projekto, aux pli precize, la projekestro kaj lia damninda sekreteco,” sxi diris mallauxte, fevore. “Mi ne plu estas permesata paroli kune kun miaj kunlaboristoj, sen ke mi zorge cenzuru tion, kion mi diras. Kaj la sekreteco estas stulta, sencela!” Sxi gustumis sian kafon denove kaj levis sian rigardon al mia vizagxo. “Mi ne havas rajton plu diri. Bonvole ne demandu. Mi nur volis kompanion de simpatia kompano.”

Mi ridetis. “Mi tion konsideros kiel komplimenton.” Sxi ridetis, kaj mi pludiris, “Mi scias ke vi estas tre strecxita cxi tiam, kaj se mi povas helpi, cxu kiel auxskultanto, aux kiel amiko vin akompani al kafejo, aux iel alie, tion mi faros.”

Sxi etendis brakon trans la tablon por preni mian manon. “Dankon, Vilcxjo. Tion mi memoros.”

Trinkante nian kafon, ni auxskultis la muzikiston pli, malpli senvorte. Li bele kantis kelkajn folklorajn baladojn kaj pop-muzikajn kantojn el la sesa jardeko. Efektive, li estis tre bona. Je la fino de unu de la kantoj, dum la auxdantoj aplauxdis, Marinjo starigxis kaj diris, “Min pardonu, sed mi tuj revenos.” Ankaux mi ekstarigis min, sed sxi diris, “Sidu, mi nur iros al necesejo.”

“Certe.” Mi residigxis, kaj rigardis mian tablojdon. Gxuste kiel mi supozis, la artikolo pri la “kosma mesagxo” estis pli komika ol informigita. Mi gxin finlegis jxus tiam Marinjo revenis.

“Rigardu,” mi diris dum sxi sidigxis. “Supozeble tiu cxi mesagxo estas el Betelgxuzo!”

“Cxu vere?” Sxi diris mallauxte.

“Mi anticipis pli grandan reagon el vi ol tio,” mi diris. “Estas tute neeble! Betelgxuzo estas rugxa gigantega stelo, gxi havas proksimeume dudek sunajn masojn. Pro gxia maso, gxi brulas sian hidrogenon rapidege. Gxi ne havas pli ol dek aux du-dek milionojn da jarojn, multe tro juna por vivo, speciale inteligenta vivo.”

Sxi nur ridetis maltrankvilete, “Mi scias, gxi vere sxajnas nekredeble, cxu ne? Rigardu, la muzikisto sxangxas muzikilojn.” Sxajne sxi ne volas paroli pri io ecx ete rilata pri laboro. Do, mi la temon faligis.

La muzikisto formetis sian gitaron, kaj prenis alian kun pli largxa kolo el gxia gitaringo. Agordante la novan gitaron, li klarigis ke gxi estas klasika gitaro. Cxar gxi havas nilonajn kordojn, gxi estas pli mallauxta.

Li pretis pri agordado, kaj pauzis dum la auxdantoj silentigxis. Unue, li ludis dek-sepjarcentan italan melodion instrumente. Sekve, li ludis du liutajn melodiojn el deksesa jarcento el anglujo de Johano Dauxlando. La muziko estis mirinde bela. Cxiuj en la kafejo auxskultis sensonige. Post cxiu melodio, dum la lastaj notoj velkis, la auxskultantaro aplauxdegis.

“Dankon,” li diris, ridetante. “Nun mi volas provi ion malsaman.” Li ludis mallongan enkondukon instrumente, antauxe li komencis kanti. Estis la konata kanto de MAKARTNEO Pauxlo, “Hieraux jxus,” kantita en renasanca stilo.

“Hieraux jxus,

Sxajnis miaj zorgoj cxiuj for.

Nun revenas jena vivangor’.

Ho kredas mi, je hieraux jxus…”

Marinjo prenis mian manon kaj gxin tenegis. Sxi klinis sin al mi, super la tablo, kaj mallauxte diris, “Vilcxjo, ni iru.”

“Kial? La muziko estas tre bela.”

“Estas tro malgxoja. Bonvolu, ni tuj iru.” Sxia okuloj sxajnis iom malsekaj. Sxi starigxis por eliri.

“Jes, certe,” mi diris starigxante. Mi eltiris du dolarojn el mia posxo, lasis unu sur la tablo kaj unu en la gratifiko-skatolo de la muzikisto, kaj sekvis Marinjon el la pordo. Sxi staris el la kafejo, visxante sian okulojn kun posxtuko.

“Mi bedauxras, sed mi neniam povas auxdi tiun kanton sen cxi tiu reago.”

Mi metis mian manon sur sxian sxultron. “Ne gravas.”

“Mi devus vin revenigu al via auxto.” Sxi diris.

“Mi supozas ke jes.” Prenante manojn, ni piediris al sxia auxto.

Ni ne multe parolis dum la reveno al la observatorio. Mi rigardis tra la fenestro, kaj ni auxskultas la radion. Ankoraux estis neegalaj, maldikaj nuboj, tra kiuj oni okaze povis vidi stelojn. Sud-orienten la nuboj lumigxis, kvazaux per lunlumo malantauxa la nuboj, sed…

“Marinjo, estas io stranga en la cxielo al dekstra.”

“Kio gxi estas, unu de viaj NIFO-oj?”

“Estu serioza. Tie, super la arboj al suda. Cxu la luno ne estas levigxinta?”

“Ne, gxi ne levigxos antaux la tria.” Sxi haltigis la auxton kaj ni gxin eliris.

“Cxu aeroplano?” mi demandis.

“Ne, mi pensas ke ne. Gxi ne movas.”

Tiam, tra la maldikaj nuboj mi ekvidis la tri stelojn de la zono de Oriono sub la brila loko. “Estas en Oriono,” mi observis.

Marinjo ekenspiris. “Betelgxuzo!” Sxi ekkris, mallauxte.”

Nubo malrapide movigxis el la brila loko. Finfine gxi malkovris la lumon. Gxi estis brilega stelo en la konstelacio de Oriono, multe pli brila ol ecx Venuso je gxia plej brila.

“Gxi ja estas Betelgxuzo,” mi ekkriis, “Gxi novstelegigxis! Kia vidajxo! Ni rapidendas al la observatorio!”

Mi turnis kaj ekrigardis Marinjon. Sxi staris senmove, rigardante la novstelon. Per lumo el la novstelo mi povis vidi larmgutojn sur sxiaj vangoj. “Ili mortis.” Sxi diris, preskaux flustre.

“Cxu? Kiu mortis?”

Sxi turnis al mi kaj enbrakumis min, ploregante. “Ili sciis!Ili sciis ke ili mortos! Tial estis la kialo por la transsendado. Ili ne povis savi sin mem, do, ili savis siajn verkajxojn per transsendado!”

“Kion vi diras? Kiu transsendado? Kaj kiu estas ‘ili?'”

“Cxu vi ne komprenas? Mia projekto! Mia projekto kaj sia damninda sekreteco! Kaj via fijxurnalo.” Sxi malaltigis sian kapon sur mia sxultro. “Gxi pravis.”

“Ho, mia Dio.”


Vortlisto:
Astronometrikio: Sub-specialajxo de astronomio en kiu oni precize mezuras stelajn lokojn kaj movojn. Angle, astrometry.

Betelgxuzo: Rugxa gigantega stelo en la konstelacio de Oriono. Angle, Betelgeuse.

Oriono: Brila konstelacio facile rekonebla en la norda duonosfera vinta cxielo, per la tri steloj de sia zono. Ankoraux nomigxas, “La Cxasanto.” Angle, Orion.

Punkta interferbildo: Bildo havebla per tehxniko faradi akarajn imagojn per multaj tre mallongaj eksponoj. Angle, speckle interferogram.

Rigxelo: Blua giganta stelo en la konstelacio de Oriono. Angle, Rigel.

Kopirajto 1997, 1998, kaj 1999, de Steven K. Smith
Tutaj rajtoj rezervitaj
Copyright 1997, 1998, and 1999 by Steven K. Smith
All rights reserved

Hejma Pagxo | Esperanta Cxefpagxo ]

Send Me Mail
Sendu al mi eposxton

NOTU

Cxu placxas al vi cxi tion rakonton?

Se jes, aux se ne, mi vin petas bonvole sendu al mi vian komentariojn pri gxi, aux pri gramitiko, vort-elektoj, legebeco, la novelo mem, aux io alia pri miaj verkajxoj. Tre placxus al mi legi viajn pensojn pri miaj verkajxoj, por ke mi povus gxin pli bonigi.

Simple klaku la posxtilo superen kaj komencu skribi!

Multan koran dankon por via helpo.

SKSmith