Al Amanto Mia

de Steven K. SMITH
15a majo, 2002


Tra okuloj viaj mi falis en senliman profundon.
Tie estas la pasinteco kaj estonteco por cxiam,
Kaj cxio kaj cxiu kiu ajn estis aux estas aux estos.
Mi falis preter cxia eblo, kaj amas vin.

Inter viaj lipoj flugas animo mia,
Kunigxas kun la via, unuigxas, duonas
Kaj reflugas hejmen, pli ampleksa ol antauxe
Pro la kunigxo kaj divido.

Manenmane ni marsxas kune preter la homamaso
Apenaux rimarkante ke ili ecx cxeestas.
Ni estas kompleta per ni mem,
Pro amo kaj amikeco eternaj.

decembro, 2001

Kopirajto 2002, de Steven K. SMITH
cxiuj rajtoj rezervitas
Copyright 2002 by Steven K. Smith
All rights reserved

Hejma Pagxo | Esperanta Cxefpagxo ]

Send Me Mail
Sendu al mi eposxton