Auxtuna Mensogo

de Steven K. SMITH
laste sxangxita 23 novembro 2001


La arbaro brulis cxirkaux Vilcxjo per la kvieta, malvarma fajro de auxtuno. Tamen, la suno brilis varme, kvazaux gxi ne volis konsenti ke somero vere pasis, malgraux la preterduba atestajxo de cxiu folio, kaj surtere, kaj ankoraux surarbe.

Pro la varmeco, li demetis sian jakon dum li marsxis laux la arbara vojeto portante tornistron. Kvankam li kloplodis marsxi senbrue, tamen tio neeblis pro la folioj sekaj kiuj kovris la vojeton. Marsxi tie ofte similas vadi en multekolora rivereto gxis la suro. La folioj krakis sub liaj botoj, siblis kiel lauxta flustro dum li piedbatis ilin je cxiu pasxo, preskaux malhelpante ke il auxdu la sciurojn kiuj lin malbenis pro lia invado de la arbaro, aux la mugxeto de la rivereto kiu fluis nur kvin aux ses metrojn maldekstre.

Vilcxjo tendum-marsxis laux la vojeto Glade Creek en Okcidenta Virginio, en Usono. La Glade Creek (Arbaro-maldenseja rivereto) fluas al la “Nova Rivero” tra Nacia Arbaro malproksima de iu ajn domo. Cxar la vojeto pli-malpli sekvas la rivereton, gxi ne estis tro kruta. Malgraux tio, li marsxis malrapide por pli bone gxui la auxtunajn vidindajxojn.

Li jam marsxis ekde malfrua mateno, kaj nun la suno jam preskaux subeniris malantaux la monteto kiu flankas la vojeton. Baldaux li sercxos tendo-lokon, sed dum la horo pasinta neniu loko sxajnis tauxga. Dekstre la arboplena monteto komecigxas apud la vojeto. Maldekestre estas kruta deklivo al la inundebenajxo de la rivereto tuj apud la rando de la vojeto. Ne gravas, ankoraux restas kelkaj horoj da lumo.

KRAK! Samtempe li auxdis sonon de pafilo kaj sentis varmegan doloron en sia maldekstra femuro, tuj super la genuo. Li ekkriis pro dolorego kaj falis teren. Rugxa makulo de sango kreskis sur lia pantalono, kaj largxigxis rapide.

Kunpremegante la dentojn pro doloro, li elprenis sian posxtrancxilon kaj fortrancxis la pantalonon gxis la genuo. Dum li faldis la pantalonan tolon, homo portanta pafilon ekplongxis vojeton, tiam ekhaltis, vidante Vilcxjon.

“Ho fek’,” li diris.

“Cxu vi estas blindulo?” Vilcxjo kriegis, pro kolero kaj doloro.

“Mi kredis ke vi estas cervo!” Kriis la pafisto, paligxante.

Vilcxjo premis pecon de sia pantolono sur la vundojn. Estis du, la enira kaj elira vundoj. Bonsxance, la klugo sxajne maltrafis la oston, sed la sangado ne cxesis.

“Mi NE estas cervo.” Vilcxjo sarkasme diris. “Ankaux, ne estas cxassezono kaj cxiuokaze, cxi tie estas nacia arbaro. Cxasado ne permisata. HO!” Li nevole kriis pro doloro kiam li pli forte premis sur la vundojn, kloplodante cxesi la sangadon.

“Helpu min cxesigi la sangadon,” li diris skuante el la rimenoj de la dorsosako unamane. “Estas medicina ekipajxo en mia tornistro.”

“Vi ne komprenas,” balbutis la cxasanto, per vocxo plena da timo. “Mi estas honorparolanto. Mi devus ecx ne havi pafilon. Se la policanoj min kaptos, ili jxetos min en malliberejo!”

Vilcxjo cxesis baraktadi pri la tornistro kaj malrapide rigardis supre al la pala, timo-plena vizagxo de la cxasanto. Li certis ke sia propra vizagxo estis ankaux pala, kaj ne nur pro sangmanko. “Cxu vi pafos min?” Li demandis kviete, fiksrigardante al lia okuloj.

La cxasanto levis sian pafilon, skumane. Malrapide li celis Vilcxjon. Vilcxjo sentis sia busxo sekigxi. Ne sxangxante lia rigardo li diris, “Gxis nun vi faris akcidenton. Gravan akcidenton, sed n – nur akcidenton.” Malgraux lia provo regi lian vocxon, gxi tremis. “Se v – vi tiros tiun ellasilon, vi estos m – murdinto. Cxu vi estas murd – donto?”

La cxasanto premis sian vangon apud la pafilo kaj rigardis tra la celiloj. Etaj gutoj de svito aperis sur lia frunto. Li malsekis la lipojn per la lango. La aperturo de la pafilo sxajnis kreski gxis Vilcxjo ne povas vidi ion ajn krom gxi. Gxi skuis. La susuro de la folioj pro la venteto haltis. Vilcxjo povis auxdi nenion krom la neegalan spiron de la cxasanto.

Subite la cxasanto mallevis la pafilon. Li strecxe fermis siajn okulojn kaj elspiris grandan spiron, kvazaux li penis elspiri la timon kiu preskaux kaptis lin.

“Ho fek’,” li diris refoje, multe pli mallauxte ol antauxe. Tiam li malfermis la okulojn, ekturnis sin kaj jxetis la pafilon en la rivereton. Senvorte li kuris for kiel eble plej rapide.

“Ne! Revenu! Mi bezonas helpon!” Vilcxjo kriis, sed li estis for.

Vilcxjo repremis la tolon sur la du sangajn truojn en sia femuro, penante ne krii pro doloro. Alia bonsxancajxo estis ke la turoj estis tiom proksima ke li povis unuemane premi ambaux. Li demetis sian tornistron aliamane kaj trovis la medicinan ekipajxon. Iom malfacile, kun nur unu mano, li gxin malfermis. Sxajne li ne mortos per klugo tra la koro, sed se li ne cxesigos la sangadon, li mortos cxiuokaze.

Li eltiris triangulan bandagxon kaj kelkajn gazajn vatojn. Kiel eble plej rapide li malkovris la vundojn per la pantolona tolo, kaj rekovris ilin per la vatoj. Sxajnis ke la sangado iomete malrapidis. Per unu mano, tre malfacile, li faldis la triangulan bandagxon tiel, kiel gxi igxis longan maldikan bendon. Zorgeme li malkovris la vundojn kaj kontrolis ilin. Ili ankoraux sangis, sed sendube pli malrapide ol antauxe. La sango ne sprucis, kaj estis malhele rugxa. La tria bonsxancajxo, la klugo ne trancxis arterion.

Li strecxe ligis la bandagxon cxirkaux sia femuro, kaj zorgeme kontrolis gxin. Sxajne li ne mortos cxi-nokte per elsangado. Tamen, la afero ne finigxis. Kvankam la suno varmigis la aeron tage, tamen la nokto estos malvarma.

Li trasercxis tornistran posxon, kaj eltiris posxtelofonon. Ne tre espere li gxin ekfunkciigis. Kiel li antauxkredis, ne povas atingi la eksternan mondon el cxi tiu valo longe for de la plej proksima urbo.

Estas eble ok aux dek kilometroj gxis la vojetkomenco, kaj li ne povas marsxi pli ol eta longeco, se eblas ke li marsxos iom ajn. Certe se li provus marsxi, lia vundoj refoje eksangus. Do, li bezonas sxirmilon. Kaj malgraux lia vundoj, endas ke li sin forigu el cxi tiu loko. La flako da sango surtera eble allogos ursojn. En lia stato, ne eblas ke li evitos urson. En posxo li havis etan manpafilon, tamen, endus tre bonsxancan pafon morti urson. Li havis gxin nur por trankviligi sian edzinon. Sxi timas, senkiale laux li, pri rabistoj en la arbaro. Estis pli facila porti pafilon ol konvinki sxin pri la maldangxero. Li nur esperas ke la sango sur lia kruro kaj manoj ne allogos ian ajn beston, cxar li ne havas suficxan akvon kaj lavi kaj trinki.

Li rampis kvazaux krabon sur liaj manoj, postajxo, kaj lia bona kruro iomete lauxlonge la vojeto kaj trovis fortan bastonon preskaux tiel longe kiel si mem. Li metis la finon de la bastono surteren apud si kaj kloplodis tiri sin supren. Li jxus levis sian postajxon de sur la tero kiam li perdis sian ekvilibrancon kaj refalis. Li kriis pli pro timo ke li revundos sin, ol ke li fakte sin vundis.

La dua provo estis pli sukcesa. Li lokigis lian bonan piedon kiel eble plej sub si, antaux li tiris sin supren per manoj.

Tre tre zorgeme li lamis al sian tornistron, kiu sidis apud la sango-flako. Li ne penis surmeti gxin, sed svingis gxin per la supera tenilo antaux si kaj lasis gxi surtera dum li faris alian lampasxon. Malrapide li tiel celis mallargxan senarban lokon cxe la dekstra rando de la vojeto, eble tridek aux kvardek metroj pli for laux la vojeto.

Li atingis gxin finfine kaj sin faldis side cxe falinta arbo. Li spiris rapide, kaj sia koro batis tiom rapide kaj lauxte je sia oreloj ke gxi neebligis ke li auxdu la venteton je la folioj. Lia femuro pulsis pro doloro cxe cxiu korbato pro la strecxeco de la bandagxo, sed li certis se li gxin malstrecxigus, li ankoraux eksangus.

Li eltiris akvobotelon el la tronistro, kaj trinkis iomete. Li havis du botelon da akvo, unu duonplena. Unu kaj duona litroj entute. Cxar li marsxis apud rivereto, li ne portis multan akvon. Gxi ne suficxos por longa tempo.

Estis lundo. Ne multaj bivakeksursantoj uzas cxi tiun vojeton je cxi tiu sezono, kaj la neseriozaj marsxantoj kutime ne atingas tiom for de la vojetkomenco por folio-rigardado. Eble kelkaj tagoj pasos gxis iu lin trovos. Lia edzino ne anticipos lin gxis dimancxa posttagmezo. Li devos porciumi la akvon. Li fermis la akvobotelon kaj resxovas gxin tornistren.

Tirinte la tendo el la dorsosako li ekstaris.

Tio estis eraro. Unu aux du sekundoj post la ekstaro li subite sentis kvazaux cxion cxirkaux si ekturnis, kaj la taglumo ekigxis nokton dum li duone falis, duone eksidis surteren. Kompreneble, lia genuo ion frapis kaj, varmega lanco de doloro lin ekponardis tiom akre ke li kriis kaj sakris. Dum kelkaj sekondoj li nur sidis gxis la brilaj lumajxoj kiuj eksplodis cxirkaux li velkis. Poste li pli malrapide restaris.

Zorgeme kaj malrapide li starigis la tendon kaj etendis lian dormosakon en gxi. Li refoje sidis sur la falintan arbon, reeltiris la akvobotelon kaj trinkis. Li sciis ke li devus konservi la akvon, sed li tre tre soifis. Estas pro la sangomanko, li sciis, sed kion fari? Bezonis li akvon.

Li rigardis al la tendon. “Tio estas la malplej bona tendostarigo mi iam ajn vidis,” li lauxtdiras al si mem.

Neniu lin kontrauxdiris.

Li ankoraux soifis, sed li resxtopis la botelon. Li ankaux estis tre dormema, sed restas unu alian ajxon li devis fari antaux li povas ripozi.

Li prenis sian mangxosakon kaj eltiris kelkajn erojn de seka bovajxo kaj iom da GORP-o. Li ilin mangxis malrapide sidante sur la falinta arbo. Tiam li prenis snuron kaj ligis gxin cxirkaux la aperturo de la mangxosako. Je la alia fino de la snuro li ligis malnovan strumpeton kun sxtono interna. Prenante la lambastonon, li lamis portante la mangxosakon kaj snuron iom for de la tendo. Li haltis sub grandan arbon kaj jxetis la strumpeton super brancxo. Tirante la snuron, li levis la mangxosakon super la tero, por malhelpi la bestoj formangxi lian mangxajxon, kaj ligis gxin cxirkaux la arbon.

Nun estas preskaux malluma. Li malrapidege relamis al la tendo kaj rampis en gxin. La pordon li zipfermis kaj grimpis en la dormosakon. Malgraux la doloro li ekdormis preskaux tuj.

Je mateno, li vekis pro plena veziko kaj malplena ventro, kaj granda soifo ankaux. La fermuro doloris lin ecx pli ol la antauxa vespero. Li grimpis el la tendo, surmetis jakon kaj la sxuon de la dekstra piedo kaj lamis perbastone iom for de la tendo. Li malzipis lian pantalonon kaj urinis, apogante sin per lambastono. Dum li elskuis la lastajn gutojn, li auxdis ion malantaux si. Li haste remetis sian penison pantalonen, rezipis, kaj turnis, estante zorga ne fali. Nur dek metroj for staris grandan cervon kun belegaj brancxkornoj. Iom malantaux gxi staris du cervinojn.

Dum sxajne longa tempo ili nur staris senmove, rigardante unu la alian. Vilcxjo miris ke ili ne forkuris. Finfine li diris al la cervoj, “Vi estas bonsxanca ke vi ne estis cxi tie hieraux. Estis cxasanto. Vi devus min danki. La klugo trafis min anstataux vin.”

La cervoj ankoraux staris tie, preskaux kiel statuoj, krome por orela movado, kaj spirado. Li povas vidi etajn nubojn de vaporo el iliajn nazojn je cxiu spiro. Tiam senaverte ili turnis kaj salte malaperis en la arbaron.

“Nedankemuloj.”

Li lamis al la tornistro kaj sidis sur la falinta arbo. Li eltiris akvobotelon kaj gxin kontrolis. Gxi estis preskaux malplena. Li gxin malsxtopis kaj eltrinkis la akvon. Nur restas nun unu litron da akvo en la alia botelo. Li ankoraux soifis, sed li simple sidis tie, senmove.

Pulse, la femuro lin doloregis. Li kontrolis la bandagxon. Estis multa da seka sango cxirkaux la vundo sur lia femuro kaj genuo, sed sxajne la sangado cxesis. Li iomete malstrecxis la bandagxon. Elprenante la medicinan ekipajxon, li trasercxis gxin. Gxi havis asprinon, sed ne havis acetometofenon. Asprino estas malkoagulanto, do, li ne volis uzi gxin. Tamen, neinian alian sendoloriganton havis li. Li repakis la medicinan ekipajxon kaj jxetetis gxin tenden.

Zorgeme starante, li prenis lian lambastonon kaj lamis al la mangxosako. Li malligis gxin kaj trasercxis la mangxajxojn. La plej parto da ili bezonas akvon por pretigxi. Nur estis kelkaj eroj da seka bovajxo, iom da GORP-o, kaj iom da seka frukto kiu ne endas malsekadon. Li prenis mallargxan manplenon da seka frukto kaj rependis la mangxosakon. Sidante surtere, per dorso al la arbo, li malrapide prenis sian matenmangxon.

La cxielo estis klara kaj blua. Mankas ian nubon. Ankoraux estos relativa varma, suna tago. Normale tiu lin gxojigus, sed nun li bonvenus pluvon.

Enpensinte pri pluvo, li denove soifigxis. Li staris kaj lamis celante la tornistron, sed post nur kelkaj pasxoj la lambastono ekrompis. Li falis reke sur sian malbonan genuon.

“Ho fek’! Ho, mia Dio!” li kriis pro doloro. Li rulis sin surdorse kaj kusxis senmove, spirante peze. Tiam li eksentis ion malsekan sur sian genuon. Li eksidis, kaj tuj rekusxis pro sveneto. Pli zorgeme, li residis post kelkaj sekundoj. La bandagxo tramalsekigxis per sango, kaj eta rugxa rivereto fluetis malsuperen el la tolo. Li prenis la lambastonon kaj gxin kontrolis rapide. La resto de la bastono sxajnis suficxe longan kaj fortan, kaj zorgeme li uzis gxin helpi sin starigxi. Kiel eble plej rapide sen svenante li lamis al sia tendo. Zorgeme li mallevis sin side apud la tendo kaj eltiris la medicinan ekipajxon. Li prenis du gazajn vatojn kaj malligis la bandagxon. La malnovajn vatojn li jxetis for, al la arbaro, kaj premis du purajn vatojn sur la vunodoj. Li strecxe krocxis la dentojn pro doloro, sed la sangado cxesis pro lia premo.

Li sidis senmove dum sxajne multaj minutoj gxis li kuragxis cxesi la premadon por religi la sangan bandagxon. Malrapide, penante ne movi la genuo, li rampis al la tornistro. Elprenante la akvobotelon li rerampis al la tendo kaj kusxis sin sur la dormosakon. Li malsxtopis la botelon kaj trinkis la akvon soife per fortaj sucxoj je la apeturo. Li eltrinkis preskaux plenan litron antaux li resxtopis la boltelon.

Li faligis la botelon apud sia flanko. Li fiksrigradis al la tenda tolo super li. Mugxo sonis en liaj oreloj kiu li certis ne estis en la aero. Lia koro batis lauxte kaj rapide, tiom tiele ke li preskaux kredis ke gxi rompos lian bruston. Finfine li redormis, malgraux ke estis ankoraux mateno.

“He! Sinjoro! Cxu vi vivas? Bonvole estu viva! He! He!” Iu skuis lian sxultron. Li malfermis liajn okulojn kaj duon konscie rigardis vizagxon super si, tiam ektiris el lia mano pro rekono.

“Vi!” Estis la cxasanto.

“Ho, dank’ al Dio vi ne mortis! Mi pardonpetas ke mi vin forlasis hodiaux. Mi timis. Mi agis pro timo. Bonvole ne mortu!”

Vilcxjo rigardis lian vizagxon iamete. “Cxu vi havas iom da akvo?” Li demandis.


Post duonhoro li sidas apud la tendo tenante plenan tason da varma teo dum la cxasanto – lia nomo estis Johano – kuiris remalsekigxitajn ovojn sur lia tendumforno. Vilcxjo lin rigarids iom malfide, sed ankaux iom dankeme.

“Vi diris ke vi estas honorparolanto. Kia estis via krimo?”

Johano rigardis malsupren, al la kuirataj ovoj. “Veturila hommortigxo,” li diris simple.

Vilcxjo kapjesis senvorte kaj Johano cxerpis per kulero la ovojn sur teleron.

“Dankon,” Vilcxjo diris, prenante la teleron. “Cxu vi mangxos ion?”

“Mi jam mangxis. Vi mangxu nun. Ne parolu.”

Li enbusxigxis kuleroplenon da ovoj. Malrapide li mangxis la ovojn. “Kial vi cxasigxis pafile, se vi timas pri maliberejigxo?” Li demandis inter mordoj.

Johano rigardis superen al li, el la poto kiun li purigis. “Por mangxi,” li diris, per akraj silaboj. “Mi perdis mian laboron, mia edzino estas graveda, kaj ni malsatas. Do, mi cxasas.”

Vilcxjo kontrolis lin pli zorgeme. Johano estis granda viro, eble dudek kvin aux dudek ok jaroj agxaj kun malhela bruna hararo. Li havis eble unu aux du tagoj da vangharo. Li sxajnis sanan kaj fortan, havante korptipon oni kiu futbalas havus. Lia jako estis malnova kaj iom cxifa, kaj liaj botoj sxajnis ne tre bonan ecx kiam ili estis nova. Multa da tempo pasis ekde kiam liaj botoj estis novaj.

“Se vi rekondukos min urben, plej eble oni vin enmalliberejigos.” Vilcxjo diris. “Do, kial vi revenis?”

Johano jxetis la poton teren. “Cxar mi NE estas murdonto!” Li kriis. “Kaj mia infano NE estos filo de murdinto! Nu, cxu vi volas mian helpon aux ne?”

Ili rigardis unu la alian silente dum kelkaj sekundoj. Tiam Vilcxjo diris, “Vi estas viro honorinda. Kun plezuro mi akceptos vian helpon.”

Johano reprenis la poton. Li sxajnis kvazaux preskaux embarisita pro sia ekdiro. “Dankon. Nu, finmangxu. Poste mi kontrolos vian vundon.”

Li elmangxis la reston de la ovoj, kaj metis la teleron kaj kuleron flanken. Johano apudigis lian propran tornistron kaj malfermis gxin. Gxi estis multa malpli largxa ol tiu de Vilcxjo, fakte nur tagsako. Interne gxi havis multajn medicinajxojn. Johano surmetis lateksajn gantojn, kaj zorgeme kaj sperte malligis la sango-tramalsekigxitan bandagxon.

“Vi sxajne tion faris antauxe,” Vilcxjo diris.

“Mi ricevis iom da medicinan lernadon en la armeo.”

Milde li purigis la vundojn per gazaj spongoj malsekate per hidrogena peroksido. Malgraux la mildeco, Vilcxjo retirigxis pro doloro. Li pakis la vundojn per gazo, alia dolorplena procezo, kaj ligis gxin per pura bandagxo. Li sekve prenis etan botelon kaj elskuis kvar blankajn pilolojn.

“Jen acetometofeno,” li diris. “Glutu ilin.”

Vilcxjo enbusxigis la pilolojn kaj trinkis la reston de sia teo. “Dankon,” li diris.

“Mi pakos viajn ekipajxojn, kaj ni iros,” diris Johano, marsxante al la tendo.

“Mi ne povas porti gxin,” Vilcxjo protestis.

“Revenigu iun por gxi,” Johano diris. “Mi kasxos gxin malfore. Nur gravas nun ke vi iru al malsanejo kiel eble plej rapide.” Post nur kelkaj minutoj Johano repakis liajn tendumilojn. Johano portis la tornistron malantaux largxa arbo kaj kovris gxin per folioj. La mangosakon li pakis en lian propran tagsakon.

“Ni iru.” Johano diris. “Grimpu sur mian dorson.”


“Vi ne kapablas min porti tiom longe!” Vilcxjo protestis.

“Jes, mi ja kapablas tion fari.”

“Estas dek kilometroj!”

“Nur ses.”

“Almenaux ok.”

“Ne pli ol sep.”

Vilcxjo ridetis. “Vendita!” Li kriis kaj mansignis kiel auxkciisto kiu ion jxus vendis al iu.

Johano ridis. “Do, sep kilometroj. Vere, mi ja povas vin porti. Mi konsentas, estos malrapida, sed ni tien alvenos. Nu, surmetu la tagsakon.”

“Ho! Mi preskaux forgesis gxin! Mia posxtelofono estas en la posxo de mia tornistron.”

“Vi havas posxtelofonon?” Johano demandis.

“Gxi ne funkcias en cxi tiu valo,” Vilcxjo klarigis.

“Kompreneble. Mi gxin revenigos.” Li iris al la kasxitan tornistron kaj baldaux reiris portante posxtelofonon. Vilcxjo enposxigis gxin, surmetis la mallargxan dorsosakon kaj grimpis sur la dorso de Johano. Ili ekiris norden, al la padkomenco.

Vilcxjo dolorgrimacis je cxiu pasxo. Bezonis kelkajn provojn pri kiel Johano subtenis lian maldekstran femuron gxis ili trovis iamanieron ne tro doloran. Ili fine trovis pli-malpli sukcesan ritmon, kaj faris malrapidan, sed veran, progreson laux la pado.

“Via edzino, kio estas sxia nomo?” demandis Vilcxjo.

“Maria,” Johano respondis, inter spiroj. Li nun portis Vilcxjo dum eble duonhoro.

“Cxu vi edzigxas dum longa tempo?”

“Jam du jaroj.” Spiro du foje. “Ni ripozu dum kelkaj minutoj,” li diris haltante. Zorgoplene li helpis Vilcxjon suben grimpi kaj ili sidis. Sen ke li demandis, Vilcxjo donis al Johano akvobotelon. Li trinkis multan. “Dankon.”

“Mi edzigxis jam dudek du jarojn la pasinta junio.” Vilcxjo diris. “Sxi nomigxas Eva.”

“Dudek du jarojn? Estas longa tempo.”

“Ne. Estas mallonga tempo. Se vi amas iun, iom kvanto da tempo kune estas mallonga, kaj malgraux kiom longa gxi dauxras, estos tro mallonga kiam gxi finigxos.”

Johano nur levis sian brovon, kaj kapjesis iomete. “Mi iros repleni la akvobotelojn.” Li diris, levigante sin. Li marsxis al la rivereto kaj demetis la filtrilojn. La botelojn li subakvigis unu post la alia. Reirinte, li metis la botelojn en la tornistron.

“Kiel sentas vian femuron?” li demandis.

“Doloran. Eble la piloloj iomete helpis min, sed gxi ankoraux doloras min.”

Johano kontrolis la bandagxon. “Sxajne gxi ne ankoraux sangas. Cxu vi sentas iom pli forta ol antauxe?”

“Eble iometan. Mi ankoraux devas esti zorgema pri kiel mi staras, aux eksidas por ke mi ne svenas.”

“Vi lasis multan da sango, sed mi multe foje vidis pli elsangintojn kiu resanigxis tute. Vi estos en ordo baldaux.”

“Kaj vi? Cxu vi estos en ordo?”

Johano rigardis for de lia vizagxo, laux la pado. “Ni ne parolu pri tio. Nu, ni iru. Regrimpu sur mian dorson.”

Ili tiel marsxis dum pluan horon, ripozante du fojoj aliaj. Eble kvarono horo poste la lasta ripozo Johano falis. Kiam li vadis tra flako da sekaj folioj surpade, lia piedo batis ion kaj ili ambaux falis sur teren. Johano lasis la femurojn de Vilcxjo kaj li duone glitis malsur lian dorson dum Johano penis kapti sin permane antaux li frapos sian vizagxon surtere.

“Ho, zorgu!” Vilcxjo kriis. Li rulis dekstren por eviti frapon de sia malbona genuo, pli, mal pli sukcese. Sidante zorgeme li diris, “Mi preskaux rebatis mian –” kaj ekcxesis paroli, vidante la vizagxon de Johano. Gxi estis plena da doloro. “Kio okazis?” li demandis.

“Mi kredas ke mi rompis la brakon.” Li diris.

“Vi sxercas.”

“Ne.” Li kapsignis al la maldekstra brako, kiu jam komencis sxveli. “Doloregas min, la malsupera brako, kaj mi sentis ion kraki kiam mi falis.”

“Ho Dio, kion nun ni faros!”

“Unue, ni trankviligxu!” Johano diris lauxte. Pli mallauxte li dauxris, “Sekve, demetu la tornistron kaj ni vidu interne.”

Vilcxjo metis la tagsakon antaux Johano kaj malfermis gxin. Johano mansxercis iom kaj eltiris bandagxojn kaj algluigxan bendon. “Mi bezonas du bastonojn.”

Ili cxirkaux sxercis, kaj Vilcxjo trovis falintan brancxon tiom proksima ke li povis gxin enmanigxi sen starante. Li rompis du bastonojn el la brancxo tiel longe kiel ties malsupera brako.

Johano gvidis Vilcxjon splinti sian rompitan brakon, kaj poste li staris. “Ne estas tro longa gxis la vojetkomenco.” Li diris. “Ni finmarsxu.” Li provis porti Vilcxjon surdorse, sed tio estis neebla pro sia rompita brako.

“Residigxu,” li diris al Vilcxjo. “Cxu vi povas marsxi per lambastono?”

“Eble,” li diris dubeme.

“Ni kloplodu.” Li marsxis iom laux la vojeto kaj baldaux revenis portante dikan brancxon kun forko.

“Cxu vi povas fari lambastonon uzante cxi tiun brancxon?”

Vilcxjo prenis sian posxtrancilon kaj eklaboris. Dum li tion faris, Johano replenigis la akvobotelojn. Reveninte, li donis botelon al Vilcxjo.

“Trinku,” li diris, trinkonte mem.

La lambastono formigxis rapide per ties laboro. Post nur kelkaj minutoj Vilcxjo pretigis gxin. Johano helpis lin stari, kaj ili ekmarsxis. Ili promenis tre malrapide, cxar Vilcxjo ofte endis halti kaj mallevi sian kapo, por eviti svenadon pro la ekzerco.

Post eble duonhoro, la tria fojo ke ili side ripozis, Vilcxjo eltiris sian posxtelofonon kaj gxin ekfunciigis. Cxi tiu fojo gxi atingis signalon. Li rigardis al Johano senvorte.

“Do, alvolku ilin.” Johano diris.

“Kio mi diros al ili?”

“Vi bezonas helpon. Alvolku helpon.”

“Kaj kio okazos al vi? Mi ne volas ke vi enmalliberejigxos. Pensu pri vian edzinon.”

“Sxi fartos bone. Sxi povos kunvivi kun parencoj.”

Vilcxjo diris nenion. Post sxajne longa momento, li alvolkis la krizhelpantan nombron.

“Naux unu unu, cxu estas krizo?”

“Jes, mi estis pafita akcidente, sur mian femuron.”

“Kie vi estas?”

“Iomete suda de la vojetkomenco de Glade Creek.”

“Mi tuj sendos ambulancon. Cxu vi estas en tuja dangxero?”

“Ne. Amiko mia cxesigis la sangadon, sed li mem rompis sian brakon kloplodante min porti el la arbaro.”

“La ambulanco alvenos post eble dek kvin minutoj. Kiom for de la vojetkomenco vi estas?”

“Kiom for de la vojetkomenco ni estas?” Li redemandis al Johano.

Li levis siajn sxultrojn nesciante.

“Ni ne certis,” li diris al la telofono. “Sed mi kredis ke gxi ne estas tro malproksima.”

“Ne movu. Atendu la ambulancon.”

“Komprenata.”

“Ni atendu la ambulancon,” li diris al Johano.

“Jes,” li respondis. Lia vizagxo aspektis tre malgxojan.

“Dankegon pro via helpo,” Vilcxjo diris.

“Mi bedauxras ke mi…” Johano komencis diri, sed haltis vidante Vilcxjo mansigni por silenteco per fingro al la busxo, kaj sekve al la ankoraux funkciata telefono.

“Ne estas via kulpo ke mi tiom stulte pafis min,” Vilcxjo diris. “Kaj ne estas via kulpo ke vi falis portante min. Ne endas pardonpeti pri tiu. Se vi ne alvenus, plejeble mi mortus per elsangado.”

Johano skuis la brovojn konfuzante. “Sed…” Li denove haltis pro remansigno pri silenteco el Vilcxjo.

Vilcxjo klinis sin al Johano kaj flustris en lia orelo. “Ne parolu. Lasu min paroli al la paramedicinistoj.” Normale vocxe li demandis, “Kiel sentis vian brakon?”

“Dolora, sed mi vivos. La splinto helpas min. Mi supozas ke mi havos splintmuldon gxis kvar aux kvin semajnoj.”

Ili eksilentas dum kelkaj minutoj, krome por iamaj malmultaj vortoj telefone al la krizhelpanta alsendisto. Tiam ili auxdis mallauxte la sirenon de la ambulanco. Vilcxjo la alsendiston avizis pri tio. La sirena bruo kreskis rapide gxis gxi preskaux malhelpis ilin auxdu sin paroli.

“Sxajne la vojetkomenco estas tre proksima,” li kriis al Johano. Subite la bruo haltis. La sekva silenteco sxajnis pli profunda pro la subita malapero de la bruego.

“Ili alvenis.”

Johano kapjesis, konsentante, senvorte.

Post nur kelkaj minutoj kvar homoj almarsxis, portante brankardon.

“Kio okazis?” demandis la unua, kontrolante la femuron de Vilcxjo.

“Ho, tio min embarasas,” li respondis. “Mi estis celpafonta. Mi metis mian pafilion sur arban forkon kaj iris starigi celon. La pafilo falis sur sxtonon kaj ekpafis, trafante mian femuron. Mi certe elsangmortus, se tiu cxi bonulo ne trovus min je cxi mateno. Mi bedauxras tiom vin gxeni pro mia stulteco.”

“Tion ni ne priparolu,” li diris, dum li kaj du alia paramedicinistoj ligis Vilcxjo sur brankardon.

“Kie nun estas la pafilo?”

Iom malfacile, kusxante sur la brankardo, Vilcxjo elposxigis sian pafilon kaj donis gxin al li. Johano nur gapis pro nekredeco dum paramedicinisto kontrolis lian splintitan brakon. Baldaux ili kondukis ilin al la ambulanco, kaj rapidis urben.

La sekva tago Vilcxjo kusxis en malsaneja lito. Mallargxa ujo da sango pendis super li, cxe lia flanko, kun maldika tubo kiu iras al lia brako. Lia edzino sidis proksiman kaj ili babilis per la netema babilo de amantoj disigxitaj kaj rekunigxitaj. Frapo sonis je la pordo.

“Eniru,” Vilcxjo diris. Estis Johano. Li nun portas purajn vestojn, estis fresxe razita, kaj havis blankan splintmuldon sur lia maldekstra brako gxis la kubuto. “Bonvenon, Johano! Eniru, eniru! Jen mia edzino, Eva.”

Li eltendis sian manon al sxi, sed sxi iris preter gxin kaj enbrakumis lin. “Dankegon por ke vi savis mian edzon,” sxi diris.

Johanon iomete rugxigxis. “Estis nenio.” Li jxetis rigardon demande al Vilcxjo, kiu nee skuetis lian kapon senvorte.

“Dank’ al vi, Vilcxjo restas vivan. Tiu ne estas ‘nenio.'”

Li milde tiris sin el sxia brakoj. “Mi nur faris tiun kiun mi povis.”

“Ni ambaux vidis vin televide hieraux vespere.” Vilcxjo diris. “Sxajne vi estas heroo.”

Li ridetis. “Sxajne. Mi ecx ricevis oferon por laborintervjuo pro gxi.”

“Bonega!”

“Dankon. Mi iros por gxi morgauxe.” Lia rideto velkis. “Hum, Vilcxjo…”

“Eva, cxu vi volas ion trinki?” Vilcxjo demandis. “Mi volas paroli sole kun Johano.”

“Kompreneble. Mi revenos iomete malfrua.” Sxi kisetis lin kaj eliris.

“Fermu la pordon, bonvole,” li diris al Johano. Johano tion faris kaj venis apud lian liton.

“Kial vi faris tion?” Li demandis al Vilcxjo.

“Kial mi faris kion?” Li redemandis.

“Vi scias tion, kion mi intencas,” li respondis. “Kial vi mensogis por protekti min?”

“La plimulto da viroj dirus, ‘dankon,’ pro tiu.”

“Mi ne volas vian kompaton!”

“Mi ne mensogis pro kompato por vi. Sidigxu.” Li fingrmontris al segxo apud la lito. Johano sidis kaj Vilcxjo dauxris.

“Se mi rakontus la nudajn faktojn, plej eble oni kondukus vin al malliberejo. Laux mi, tiu estas pli grandan mensogon, ke vi estas krimulo kiu rompis vian honorparolantan devon pri ne havi pafilon, kaj rajtas enmalliberejigxon. Vi faris akcidenton. Laux mi, vi rektigis vian akcidenton per via helpo de mi. Vi havis pafilon por mangxigi vian edzinon, kaj vian naskigxotan infanon, ne por fari krimon.”

“Tamen, la veron plej ofte oni eltrovos finfine.”

“Kio estas la vero? La vero estas ke vi estas amanta edzo, kiu prizorgas vian edzinon. La vero estas ke vi estas honorinda kaj kuragxa viro. Vi agnoskis vian respondecon, kaj agis laux gxi, malgraux la dangxero al vi mem. Tiu estas la vero. La nudaj faktoj ne estas la vero.

“Do,” li dauxris, “mi devis elekti inter du mensogojn kiam mi rakontis pri kio okazis. Mi nur elektis la malpli grandan mensogon.”

Dum kelkaj sekundoj ili nur silente rigardis unu la alian. Tiam Johano rigardis for, tra la fenestro. “Dankon,” Johano fine diris kviete.

“Estis nenio.”

Ili ambaux ridis.

“Mi devas foriri. Manjo min atendas.”

Vilcxjo etendis sian manon. “Fartu bone. Bonsxancon por via intervjuo.”

Johano prenis gxin. “Dankon. Vi fartu bone ankaux.”

Li staris kaj eliris, sen malantauxrigarde.

Kopirajto 2001, de Steven K. Smith
Tutaj rajtoj rezervitaj
Copyright 2001 by Steven K. Smith
All rights reserved

Hejma Pagxo | Esperanta Cxefpagxo ]

Send Me Mail
Sendu al mi eposxton