Biografio

Mallonga Biografio

This page in English


Dum mia tuta vivo, mi amis muzikon. Dum miaj fruaj jaroj, mi neserioze ludis piane. Mia familio havis pianon ekde mia sepa jaro, kaj gxi min interesis. Mi ellaboris tra du pianaj lernlibroj de John THOMPSON, kaj akiris multajn “facila piano” foilajn muzikiojn kaj personajn-kolektojn pri kiu mi laboris. Tamen, mi studis pianon per formalaj lecionoj nur malpli ol unu jaro kiam mi jam havis dek-naux jarojn.

Mi lernis sufican pianon esti kapabla fusxludi kelkajn muzikajxojn, suficxe por impresi miajn amikojn kaj neniun alian, sed mi neniam atingis eblecon esti esprima kun gxi. Mi forlasis la lecionojn pro manko da tempo kiam mi komencis studi je kolegio.

Dum mi studis por mekanika inginera diplomo, mia fratro, Dave, acxtis dulcimeron cxe metia foiro. Estis dum 1977, kaj la dulcimero estis farbita ruga, blanka, kaj blua kiel ducentjara motivo, ecx kun stelaj aspektaj sonturoj. Mi supozis ke li gxin acxetis por malmulta da mono. (La Usona ducentjara datreveno okazis en 1976. En tiu jaro, sxajne cxiu vendisto havis vendajxojn kun rugaj, blankaj, kaj bluaj stripoj, steloj, ktp. Post 1976, tiuj vendistoj frekvente havis neacxitajn ducentjarajxojn kiun ili nur malfacile vendis por malalta prezo.) Fakte, tiu dulcimero estis tre bona muzikilo, metita de Jerry BEALE de la urbeto de Marne, Ohio, Usono, nur dek kilometroj for de mia nuna hejmo. (Sinjoro BEALE nun estas emeritigxita.)

Mi ludis kun gxi iom, kaj estis ensorcxigxita pro gxia sono, kaj simpleco, sed mi opiniis ke mi estis tro okupita eklerni novan muzikilon je tiu epoko de mia vivo. Tamen, eble unu jaro pli malfrua, mi vidis nekompletan dulcimeron cxe alia metia foiro, kaj mi gxin acxetis.

Dum la sekva jaro, aux iom plu, inter kolegiaj lecionoj kaj ekzamenoj mi fusxege konstruis tiun dulcimeron. Ekzample, estis por ial parto de la frettabulo proksima la unua freto kiun mi malfacile glatigis per sablopapero. Mi tamen, estis obstina, kaj mi dauxre gxin sabloumis. Kompreneble, la resulto estis frettabulo kun malaltajxo kie gxi devus esti plata. Mi devis supertiri la unuan freton pro ke la kordo ne zumus. (Gxiaj fretaj lokoj estis strangEGa, cxiuokaze.) Mi tamen estis felicxe nescianta pri gxiaj fusxecoj, do, mi fevore ekkomencis ludi. Kiam la muziko ne sonis gxuste, mi nur supozis ke mi bezonis pli da praktikado.

Estis kelkaj jaroj poste mi finigis tiun unuan dulcimeron ke vi eble dirus mi komencis ludi serioze. Mi kutime diras ke mi komencis ludi je 1983, sed aktuale, mi posedis dulcimeron ekde malfrua 1980. Vi eble povas diri ke je frua 1983 mi igxis “dulcimer-ludanton” anstataux “dulcimer-posedanton.” Proksime tiam mi ekpartoprenis kunvenojn de la Columbus (Ohio, Usono) Dulcimera Klubo. Tiu min helpis pri ludada sperto, kaj memfido pri prezentadoj.

En feburaro de 1984 mi partoprenis je mia unuan dulcimera “okazajxo.” Estis “Dulcimer Doin’s” (Dulcimeraj farajxoj) en Germantown Ohio, kiun la Dayton-a Montara Dulcimera Ligo patronis. “Dulcimer Doin’s” estas semajnfina ripozeja-simila okazajxo, kun kursetoj, tutnoktaj kunludadoj, (Vere tutnokta, oni ne iras tien dormi), kaj bonega malferma prezentejo je sabata nokto. Mia prezento cxe la malferma prezentejo estis mia unua publika prezento kiel dulcimera ludanto, ekscepte cxe klubaj kunvenoj. Mi ludis kanton titolitan “La Kilto de la Skotulo,” kaj verkajxon mi jxus finigis kiun mi nomigis “Kanto por Al bert.” Jerry ROCKWELL estis tie, kaj post la malferma prezentejo li diris al mi ke li opiniis ke mia verkajxo estas ” …tre placxa, sed vi ENDAS ion faru pri tiu dulcimero kiun vi ludas.”

Mi poste akiris pli bonajn muzikilojn, kaj igxis pli lerta pri ilia ludado, sed mi ankoraux ludas kelkaj de tiuj verkajxoj kiuj mi verkis je la “fruaj tagoj.” En 1986 mi gajnis la unuan premion je la dulcimera konkurso de Bob Evans, kaj acxtis McSpadden-an dulcimeron kun iom da miaj gajnajxoj. Tiu estis mia cxefa muzikilo dum longa tempo, kaj mi gxin uzis por la plej parto de la muzikon je mia unuaj kaj duaj kasedoj. Mi ankaux havigxis tre dolcxan Ron EWING-an kvar-kordan dulcimeron kun mallonga korda longeco. Gxi ne estas dulicmereto, sed havas meze longan fretan tabulon, kiu sonas tre placxa kun maldikaj kordoj agordita al alta “A.” Mi kutima gxin agordas je aux EAea, aux DAea (Baso gxis tribolo).

Mia cxefa muzikilo nun estas Jerry ROCKWELL-a trikorda dulcimero, kaj mi ankaux havas ROCKWELL-an baritonan dulcimeron kun kvar kordoj. Tiuj muzikiloj mi uzis elstare je “Shaker’s Fancy” kiui mi eldonis en frua 1998. Gxi ankaux havas iom da tirita psaltera muziko, kun muzikilo mi mem desegnis kaj konstruis, mia unusola sukceso kiel muzikilo-faristo.

Jerry igxis unu da mia plej larga muzikajn influiojn, ekde tuj post la “Bob Evans” konkurso en 1986, gxis la nuna tempo. Mi sekvis muzikajn lecionojn kun li dum kekaj jaroj, gxis mi eldonis mian unuan kasedojn je 1991. Alia ludistoj kiu min influis estas Bob FORCE kaj Al D’OSSCHE, Leo KRETZNER, kaj Lois HORNBOSTLE. “The Art of Dulcimer” (La arto de dulcimero) de Bob kaj Al estis la unua gramafon-disko kun dulcimera muziko kiun mi posedis, kaj la libro de Lois, “Anthology for the Fretted Dulcimer” (Antologio por la fretita dulicmero) dauxras esti fonto de inspiro.

Generale, kavankum oni kutime konsideras la montaran dulicmeron kiel Apalacxa popola muzikilo, mi ne min limigas pri Apalacxa popola muziko. Mia muziko venas el la Euxropa klasika tradicio, Kelta muziko, Anglaj kamparaj dancaj melodioj, Juda kaj Jida popola muziko, kaj Splendajxo kaj Jxazaj inspiritaj muzikajxoj ankaux. Preskaux duono da la muzikajxoj en miaj diskoj estas originalaj verkajxoj, kaj estas ankaux kelkaj liberaj improvizajxoj. Verkado estas nur eta pasxo for de ludado, laux mia opinio. Sxajnas al mi, kiam mi simple lasas la muzikon flui trans miaj fingroj dulcimeren, mi povas krei mian plej bonan muzikon. Bedauxrinde, plej ofte kiam tiu okazas, mi ne povas ludi tiun melodion denove. Ne en cxiu okazo, felicxinde. “Blues in F#” (Bluso je F#) kaj “Summertime Memories” (Somertempaj memoroj) estas ekzamploj de improvizajxoj kiuj poste igxis verkajxoj.

Kaj pri la estonteco, mi supozas estos plu de la samajxoj. Mi nun havas kvarajn registrajxojn, kaj mi intencas eldoni kunlibrojn por ili iam. Cxiuokaze, mi intencas dauxri prezentadi, verkadi, kaj surbendigi kiel eble plej longe.

Hejma Pagxo | Esperanta Cxefpagxo ]

Send Me Mail!