Elegio pri Morto de Hundo Rabia

de Oliver GOLDSMITH, 1766. Elangligis Steven K. SMITH


Venu cxi tien, sinjoro bon’
Atentu min iam!
Mallonga estos cxi rakont’
Kaj vi memoros gxin cxiam.

En Islington-o logxis viron
Pri kiu ni eble diru
Li iris rekte pregxejon
Per ega gxoj’ Dimancxo cxiu.

Afabla al cxiu persono li estis
Malgraux amiko aux ne.
Kaj cxiam Dion li ja amis
Kaj dirus tiel lauxde.

Kaj estis hund’ en tiu urb’
El numero tre multega
Cxu hundido, aux hundo-bub’
Aux hundacxo malestimega.

Iam ili estis bonaj amikoj
Sed ili havis argumenton
Kaj la hundo por ial per dentoj
Rabiigxis kaj vundis la viron.

El cxiu strat’ la najboroj rapidis
Vidi la morditan ulon.
Ili jxuris la hund’ ja frenezigxis
Mordi tian bonegan viron.

La najboroj vidis la sangan vundon,
Gravega al cxiu gxi aspektis
Rabia ili jxuris la koleran hundon
Kaj mortos la viron ili certis.

Sed jen! Okazis grandega miraklo
Kiu la mensogojn montris.
Baldaux resanigxis l’ mordita bonulo
Sed la hundo, gxi rapide mortis.

Dankon al Don HARLOW pro lia helpo

Traduko Kopirajtita 1999, de Steven K. Smith
Tutaj rajtoj rezervitaj
Translation Copyrighted 1999 by Steven K. Smith
All rights reserved

Hejma Pagxo | Esperanta Cxefpagxo ]

Send Me Mail
Sendu al mi eposxton