Cxe la Plagxo

de Steven K. SMITH
3 auxgusto, 2010


La ondoj cxe la plagxo mallauxte lulis lin dum li sidis cxe la marbordo. Blekis rauxke mevoj en la cxielo super li. Foraj krioj el la flugpilkludantoj nur iomete trudis sin al lia konscio dum li legis ripozante sur plagxsegxo. La suda Kalifornia suno brilis varme sur lian nudan korpon, sed la marvento iom malvarmis lin. Apud li estis duonplena botelo da sunpomado, kaj kesto de trinkajxoj. Sur la alia flanko etendigxis granda tuko. Sako kiu enhavis liajn vestojn kusxis malfore.

Li legis “La Monto” de István Nemere. La libro tre placxis al li, kaj li absorbe gxin legis. Do, li preskaux ne rimarkis ies virinan vocxon demandi, “Pardonon, kioma horo estas?”

“Eh? Pardonon?” Li rigardis el la libro al la virino kiu staris antaux li. Sxi estis malalta brunharulino, iom diketa, sed suficxe muskola kie konvenas por virina korpo, kaj suficxa molaspekta alialoke. Sxia hararo flosis iom cxirkaux la vizagxo pro la vento, kaj la sunlumo malantaux sxi heligis gxin kvazaux haloo. Eble sxi havis tridek kvin aux kvardek jarojn, ne plu juna, sed ne jam maljuna. Sxi estis tute nuda krom braceleto kun sxlosilo. Ecx sandalojn sxi ne portis. Sxiaj ampleksaj mamoj kaj koksoj montris nenian spuron ke sxi iam ajn portis vestojn, pro sxia egale sunbrunita hauxto.

“La horo?” Sxi diris, fingromontrante al la pojno.

Li eksciis ke li gapis. “Ho! Pardonu min.” Li kontrolis sian brakhorlogxon. “Estas preskaux la sepa.”

“Cxu la sepa!?”

“Ho, mi forgesis! Estas nur la kvara.” Sxi demandeme rigardis al li kaj li klarigis. “Mi venis cxi tien el la orienta parto de la lando. La tempo-diferenco estas tri horoj, kaj mi ne algxustigis mian horlogxon.”

“Mi ja rimarkis ke vi ne kutimas la nudismajn plagxojn, pro la manko de sunbruno,” sxi diris. “Mi nomigxas Tirana.” Sxi iom klinis sin al li etendante la manon.

Li prenis gxin. “Johano,” li diris. “Johano Land. Tre placxas al mi vin koni. Cxu vi volas sidi? Ion trinki? Mi nur havas iom da diet coke kaj biero.”

“Dankon,” sxi diris sidante sur la tukon apud li. “Mi havos bieron.”

Li malfermis la keston, eltiris ladskatolon da biero kaj donis gxin al sxi. Sxi malfermis gxin kaj trinkis longan soifan trinkon. Li flankenmetis la libron kaj sxi gxin kontrolis.

“Cxu francajxo?” sxi demandis.

“Ne, Esperanto.”

“Cxu vere? Vi gxin povas paroli, do? Amikino mia eklernis gxin kiam ni estis kolegianoj, sed mi ne provis gxin lerni.” Sxi refoje trinkis. “Cxu vi ferias?”

“Jes,” li diris. “Mi jxus alvenis hieraux, kaj restos du semajnojn. Tre placxas al mi la marbordo, kaj aparte cxi tiu plagxo, sed mi tro malofte venas cxi tien el Pensilvanio.”

“Cxu Pensilvanio? De kie en Pensilvanio?”

“Iom ironie, el eta kolegia urbeto nomigita ‘Kalifornio.’”

“Kia koincido! Gxuste tie mi diplomatigxis, cxe la Kalifornia Universitato de Pensilvanio!”

“Kiam vi diplomatigxis?”

“Je 1983.”

“Vi sxercis. Mi diplomatigxis je 1984. Ni samtempe cxeestis la universitaton!”

“Kia malgranda mondo!”

“Nun mi estas instruisto tie, pri fiziko.”

“Mi studis jxurnalismon. Mi nun estas sendependa verkisto, precipe pri agronomo kaj rajtoj de migrantaj laboristoj, kaj tiel plu.” Sxi eltrinkis la bieron kaj flankenmetis la ladskatolon.

“Cxu vi volas duan bieron?”

“Dankon, jes. Vi estas tre afabla.”

Ili drinkis kaj babilis dum la suno proksimigxis al la maro, kaj la klifoj super la plagxo rugxigxis pro la vespera lumo. Finfine li starigxis.

“Malfruas,” li diris. “Mi devas reveni al la hotelo.”

“Cxu via edzino vin atendasx?”

Li evitis sxian vizagxon. “Ne.

Mi ne havas edzinon.”

Sxi iom malstable starigxis ankaux. Li eksciis ke sxi estas ebria. Sxi ja trinkis kvin bierojn kaj li mem trinkis nur tri. “Mi ne intencis vin gxeni,” sxi diris.

“Ne gravas. Mi nur malsatas, kaj volas mangxi.” Li surmetis sian pantalonon kaj t-cxemizon. Helpeme sxi faldis la tukon kaj metis gxin en la sakon. Li prenis la segxon kaj keston, kaj sxi portis la sakon.

“Kie estas viaj vestoj? Mi alkompanos vin al ili, se mi rajtas.”

“Kompreneble. Ili estas tie,” sxi diris, fingromontrante. Ili ekpromenis, tamen kiam ili atingis la lokon kiun sxi montris, ili ne trovis la vestojn.

“Cxu vi certas ke cxi tie estas la gxusta loko?” Johano demandis.

“Jesx, sendube. Mi lasis ilin proksime de tiu sxtonego,” sxi diris, fingromontrante.

“Ni sercxu. Kiel ili aspektas?”

“Mi havis bluan tukon, kaj blankan sakon kiu enhavis verdan nagxkostumon kaj blankan t-cxemijxon.” Ili komencis marsxi malrapide kontrolante la sablon je ilia piedoj, sercxante sxiajn ajxojn.

Post kelkaj minutoj Johano rimarkis verdan pecon de malseka tolo, duonkovrita per sablo. Li prenis gxin k

Sxi rigardis al li, el kelkaj metroj for, kaj marsxis al li. “Jes,” sxi diris. “Estas la mia. Cxu vi trovis la kalsonon ankaux?”

“Ne. Ni plusercxu.”

Ili sercxis iom pli sed trovis nenion plu. Versxajne la tajdo forportis sxian tukon kaj aliajn vestojn.

“Kion nun mi faru?” Sxi gxemis. “Mi ne povas kredi ke mi tiom sxtulte eraris!”

“Nu, ne estas tiom malbona,” li konsolis. “Vi ja havas vian sxlosilon, cxu ne?” Li malsurmetis la t-cxemizon. “Jen. Vi portu mian t-cxemizon. Mi estas tiom pli granda ol vi ke gxi suficxos gxis vi iras al la auxto.” Sxi surmetis la cxemizon. Gxi alpenaux kovris al sxi la gluteo dum sxi ne klinis sin.

“Dankon, Johano. Kiel mi iam vin repagosx?”

“Estas nenio.” Kune ili celis la parkejon. Sxi tenis lian manon gxis ili piediris al lia luauxto. La lia estis la pli proksima.

“Mi tre gxuis la posttagmezon kun vi,” li diris, eltirante la sxlosilon. Li etendis lian manon al sxi. Sxi prenis gxin, sed ankaux strecxis supren sur piedpintoj kaj kisetis lin rapide, surbusxe.

“Refoje dankon,” sxi diris. “Kien mi revenigu vian t-cxemijxon?”

“Mi logxas cxe la hotelo, ‘La Nigra Mevo.’ Cxambro 148. Cxu vi konas gxin?”

“Sur Pacifika strato, cxe La Jolla?”

“Jes, gxuste.”

“Mi revenigos gxin al vi morgaux. Cxu la sepa konvenas?”

“Kompreneble.”

“Vi estos mia gasto por vespermangxo. Ne disxputu. Estas ja la plej malmulta mi povas fari por repagi vian afablecon. Krome, vi esxtas kunkolegiano.”

Li iom riverencis. “Mi konsentas. Mi atendos vin je la sepa.”

“Bonege. Gxis baldaux.”

“Gxis.”

Li rigardis sxin dum sxi marsxis al sia auxto. Kiam sxi iomete klinis sin enmetante la sxlosilon, li ekvidis la fendon inter sxiaj sidvangoj. Li miris pri la volupta tremeto kiun li sentis pro la ekvido, post paso de la posttagmezo kun sxi tute nude. Sxi eniris la auxton kaj mansalutis al li. Li resalutis kaj eniris la propran auxton. Fajfante, li forveturis.

La sekvan tagon sxi frapis sur la pordon iomete post la sepa. Li malfermis la prodon kaj sxi eniris. “Saluton, Tirana.” Li diris.

“Saluton Johano. Jen via cxemizo.” Sxi donis al li falditan t-cxemizon. Li metis gxin sur la komodon apud la pordo.

“Cxu vi estas preta?” Sxi demandis.

“Jes. Cxu ni uzu vian auxton, aux la mian?”

“Mi sxoforu,” sxi diris. “Mi jam pretigis italan vespermangxon cxe eta, intima mangxejo kiun mi nomigas, ‘Chez Tirana.’”

Li ridis. “Tio estas franca nomo, ne itala.”

“Nu, eble gxi estas itala mangxajxo laux la franca maniero.”

“Tio sxajnas interesa. Fakte, placxas al mi itala kuirajxo. Ni iru.”

Ili eliris la cxambron kaj li sxlosis la pordon. La auxto estis proksima al la pordo. Tirana eniris gxin kaj malfermigis por li la dekstran pordon.

La apartamento de Tirana ne estis tre for de la hotelo, nur du, tri kilometrojn. Gxi estis en granda konstruajxo, kun eble ducent logxantoj kaj kvin etagxoj. Ili prenis la lifton gxis la tria etagxo, eliris gxin kaj marsxis preter ses pordoj gxis ili atingis la sxian. Gxi estis malgranda apartamento, kun kuirejo, dormocxambro, necesejo, kaj cxambro kiun sxi uzas kiel kaj salono kaj mangxocxambro.

“Faru vin komforta dum mi kuiras la pastajxon,” sxi diris.

“Cxu vi bezonas helpon?”

“Ne, mi nur devas boligi la pastajxon. Cxio alia jam estas preta.” Sxi sin okupigis pri la kuirado, kaj li iris en la salonon. Gxi havis malgrandan tablon jam pretan per teleroj kaj mangxiloj. Estis sofo, kaj skribotablo kun komputilo. Estis ankaux kelkaj librosxrankoj plenplenaj de libroj apud la muroj. Li kontrolis la librotitolojn. La temoj estis tre diversaj, inkluzive de faklibroj pri agronomo, biologio, legxo, kaj ecx matematiko kaj fiziko. Krome sxi havas diversan aron de fikciaj libroj, kaj klasikajn verkojn kaj romancajn novelojn.

De malantaux li sxi frapetis lian sxultron dum li trarigardis la librojn. Li turnigxis kaj sxi donis al li glason da rugxa vino. “Ho, dankon,” li diris.

Sxi prenis alian glason kaj iom levis gxin. “Je amikeco,” sxi diris, kaj trinkis.

“Amikeco.” Li trinketis, kaj sxi reiris al la kuirejo. “Vi havas bonan biblioteketon,” li diris.

“Dankon. Sxajnas ke mi neniam havas suficxan tempon por legi tiom, kiom mi volas.”

“Jes, mi ankaux. Mi ne komprenas tiun koncepton, ‘suficxa tempo.’ Tio, laux mi, estas neebla. Almenaux, mi neniam havas suficxan tempon.”

Sxi ridis. “Tio ja estas la vero.” Bruo de akvo versxigxante el poto eliris la kuirejon. “Cxu vi helpos min porti la mangxajxon?”

“Kompreneble.” Li eniris la kuirejon kaj sxi donis al li grandan bovlon plenan de pastajxo. Sxi portis bovlon de salato kaj pladon de buterpano.

Ili metis la mangxajxon sur la tablon, reprenis sian vinon, kaj sidigxis. La pastajxa sauxco enhavis kelkajn legomojn, kubojn da kokajxo, kaj diversajn spicojn. La salato estis fresxa kaj la pano estis varma kaj aroma per butero kaj ajlo. Cxio bongustis, kaj ili mangxis per atento konvena por la bonega mangxajxo.

Dum li visxis la lastan de la sauxco per ero da pano li diris, “Vi estas bona kuiristo. Tio estis bonega.”

“Dankon,” sxi diris, replenigante sian glason per vino. “Cxu vi deziras pli da vino?”

“Ne, mi ne ankoraux finis la duan glason.” Li staris kaj kolektis la telerojn por porti ilin al la lavpelvo en la kuirejo.

“Mi faros tion,” sxi protestis.

“Ne disputu. Vi kuiris, mi lavos.”

“Dankon, vi gajnis.” Sxi trinkis iom da vino. “Vi faros bonan edzon por iu. Mi miras ke vi ne jam estas edzo.”

Li ne respondis, sed nur versxis varman akvon en la pelvon, ensxprucis iom da likva sapo kaj eklavis la mangxilojn. “Kie estas telerolavtuko?”

“Sxur la fridujo.”

“Pardonon?”

“SUR la fridujo.

“Ho, nun mi vidas ilin.” Li prenis tukon kaj sekigis poton. “Kien mi metu la potojn?”

“Nur lasxu ilin sur la kuirilo. Mi formetos ilin pli malfrue.”

Dum li lavis la telerojn li auxdis muzikon ekludi en la salono. “Cxu tiu muziko placxas al vi?” Tirana demandis el la alia cxambro.

“Jes, tiu estas placxa.” Li respondis. Estis ia klasika elekto, instrumenta. Li ne konis gxin. Li sekigis la lastan poton kaj metis gxin sur la kuirilon apud la aliaj. Li visxis la pelvotablon kaj sekigis la manojn.

Kiam li iris en la salonon, Tirana jam sidis sur la sofo. Sxi manfrapetis la kusenon apud si, diris, “sxidu cxi tie, Jocxjo,” kaj etendis plenan glason da vino al li.

“Dankon,” li diris sidante. Li prenis la glason kaj trinketis. “Kia estas la muziko?”

“Estas cxamb’a kvarteto. Bach, mi kredasx.”

“Estas placxa.”

Sxi trinkis el la glaso kaj metis gxin sur tableton kiu staris apud la sofo. “Vi ankaux esxtas placxa,” sxi diris, klinante sin apud li tiel, ke sxia kapo restis sur lia sxultro. Sxi prenis lian manon kaj ekkaresis gxin.

Li jxus trinkis iom da vino kiam sxi prenis lian manon. Pro surprizo li enspiris iom da la vino kaj tusis forte kelkfojoj gxis li rekaptis la spiron.

“Ho! Cxu vi estas en ordo?”

“Jes,” li anhelis. “Iom da vino nur eniris la malgxustan tubon.” Li elposxigis posxtukon kaj visxis al si la vizagxon.

“Vi disxversxis iom da vino sxur vian cxemisxon. Vi devus forlavi gxin antaux la makulo konsxtantigxas.”

Li rigardis al sia brusto. Estis granda purpura makulo jxus sub la dekstra mampinto sur lia cxemizo. “Jes, vi pravas.” Li iris al la kuirejo kaj prenis puran lavtukon. Li malsekigis gxin kaj frotis cxe la makulo. Tirana eniris kun li kaj staris apude.

“Tio ne efektivos. Vi bezonasx pli da akvo.”

Li versxis pli da akvo sur la tukon kaj refoje ekfrotis la makulon. Tamen, gxi ankoraux ne plenpurigxis.

“Nu, malsxurmetu gxin kaj mi provu.” Sxi diris.

Li hezitis iom, kaj sxi ridis, “Ne esxtu tiom pruda. Mi jam vidis vin sxenvestan.”

Li malsurmetis gxin kaj donis al sxi la makulitan cxemizon. Sxi tenis gxin per du manoj je ambaux flankoj de la makulo. Sxi metis la makulon sub la kranon kaj vigle frotis gxin per ambaux manoj. Fojfoje sxi strecxis la tolon sub la akvofluo kaj refrotis gxin. Post kelkaj minutoj la makulo malaperis.

“Jen pura, sed iom malsxeka cxemizo,” sxi diris. “Mi pendigu gxin en la necesejo.” Sxi portis gxin en la banocxambron kaj reiris tuj al li. “Mi opinias ke vi esxtas ecx pli placxa sen cxemijxo,” sxi diris kaj metis sxiajn brakojn cxirkaux lin por karesi lian dorson.

“Tirana, ne,” li diris kaj li milde pusxis sxin de si.

Iom sxokita, sxi demandis, “Kio misxas? Cxu mi ne plasxas al vi?”

“Jes, vi min tre placxas, sed…” li elspiris, “tio estas tro… rapida.”

“Cxu tro rapida? Ho! Ne. Ne eblas ke vi esxtas virgulo, cxu?”

“Ne, mi ne estas virgulo, sed,… nu, estas nur iomete pli ol unu jaro ekde kiam mia edzino mortis.”

“Jocxjo, mi tiom b’dauxras.” Sxi prenis lian manon. “Venu, sidu,” sxi diris, milde tirante lin al la sofo. Ili sidis kaj sxi redonis la glason da vino al li. “Kio okazis? Se vi volasx paroli pri tio, kompreneble.”

“Estis auxtokolizio. Sxi veturis hejmen el butiko kaj iu koliziis frekte kontraux sxi. Ili ambaux mortis tuj.” Li elprenis posxtukon kaj visxis la okulojn. “Almenaux, sxi ne suferis. Tio restis por mi.”

“Ho Jocxjo, mi ne povas esxprimi kiom mi bedoras.”

“Dankon. Kiam la policisto venis por diri al mi la novajxon, mi jam kolerigxis pro sxia malfrueco. Ni estis ironta al kinejo tiun vesperon, vi komprenu. Tiam mi eltrovis ke jam horo mia kara Gxulia estis morta, dum mi koleris sxin.”

Larmoj fluis trans liaj vangoj. Li ne plu penis forvisxi ilin. Li nur sidis tenante forgesitan glason da vino en unu mano, kaj posxtukon en la alia dum larmoj malsekigis la vizagxon kaj burston. Milde Tirana prenis la tukon el lia mano kaj visxis al li la vangojn.

“Ne punu vin pro tio,” sxi diris. “Vi ne sciis, kaj ne esxtis via kulpo.”

“Vi pravas, certe, sed scii tion ne helpas.”

“Ho!” Sxi ekkovris la busxon per la mano kvazaux surprizita. “Sxi nomigxis Gxulia? Cxu Gxulia Venton?”

Li kapjesis. “Cxu vi konis sxin?”

“Jes, mi konis sxin. Ho mia Dio, sxi mortis, do. Mi devusx esti diveninta. Sxi estisx amikino mia dum koleg’o.”

“Ne ebla.”

“Jes. Cxu vi memoras ke mi mensxiis hieraux ke mi havis amikinon kiu eksxtudis Esperanton? Esxtis sxi.”

“Mi unue renkontis sxin cxe Esperanta klubo dum la lasta jaro cxe kolegio. Nu, vi devas esti ‘Tirnjo.’”

“Jesx, estas mi. Nu, tio eksxplikas kial mi ne ricevisx kristnasktagan karton cxe la lasxta desembro. Mi supozisx ke sxi perdis mian adreson, aux io sximila.”

“Stranga estas ke ni tiel renkontis unu la alian. Ke ni ambaux havas tiun ligon, kaj mi renkontis vin tiom for de hejmo.”

“Cxu vi kredas ke tio ion sxignifas?” Sxi demandis.

Li reprenis la posxtukon kaj visxis al si la vizagxon. “Mi ne scias, sed mi kredas ke estis iom helpa paroli pri tio kun vi.” Li ridetis iomete al sxi.

“Ho, mia kompatinda Jocxjo. Mi ne povasx ecx koncepti tion, kion vi travivis.” Sxi klinis sin al li refoje kaj tiufoje li akceptis sxian brakumon. Estis pli konsola ol pasia brakumo, kaj ili tiel sidis dum longa tempo silente. Li metis la brakon sur sxiajn sxultrojn dum sxi klinis la kapon sur lian bruston. Per la alia mano li tenis sxian manon kaj milde li karesis gxin.

Pasis suficxe longa tempo, kaj Tirana diris, “Mi faru konfesxon. Mi intensxis ke vi ne revenu al la hotelo posxt vespermangxo cxi-nokte. Mi volisx ke vi dormu kun mi.”

“Mi tion divenis.”
“Mi komprenas ke vi ne esxtas preta por tio, kaj konsxentas sen cxagreno, sed nun estasx ia problemo revenigi vin al la hotelo. Mi jam tro drinkis por veturi. Post ol via sxemizo sxekigas,” sxi skuetis la kapon, “sekIGxas, vi eble alvokos taksxion, sed…”

“Jes?”

“Tia kotona tolo ne sxekigxos por horoj. Se vi volasx, vi rajtas usxi la liton kaj mi dormos sxur la sofo. Tiel vi evitos la taksxiopagon. Mi promesxas bonkondukti.”

“Estas tre afabla al vi oferi vian liton, sed vi ne bezonas fari tion. Mi povas uzi la sofon.”

“Ne, certe ne. Vi estasx tro alta. Matene via dorsxo doloros vin tiom ke vi ne povos ecx sxtari. Vi devosx rampi genue el al apartamento, kaj posxte, kion kredosx la najbaroj pri mi? Ne, vi uzu la liton por sxavi mian reputasxion.”

Li komencis ridi pri la mensa bildo de si rampante el la pordo sub la kulpigaj okuloj de ia najbaro cxe apuda pordo, kaj post momento li tiel ridegis ke li tenis sin je la ventro kaj anhelis. “Nu, mi certe ne volas ruinigi vian reputacion!” Li diris kiam li rekaptis la spiron. “Ho, dankon ke vi instigis min ridi.”

“Ne dankinda. Mi felisxigxis helpi.” Sxi staris. “Cxu vi volasx kafon? Mi volasx havi iom da kafo.”

“Jes, tio estas bona ideo.”

Ili sidis cxe la tablo trinkante kaj parolante dum pasis horoj, gxis fine Tirana oscedis. “Mi opin’as ke estasx dormotempo,” sxi diris. Sxi iris en la dormocxambron kaj revenis portante kapkusenon kaj littukon. “Dormu bone,” sxi diris.

“Dankon. Vi ankaux.”

Li iris en la dormocxambron kaj fermis la pordon. Li demetis la veston gxis la kalsono kaj enlitigxis. Malgraux lia laceco, dormo ne venis gxis longa prokrasto. Li kusxis en la lito kaj auxskultis la nekutimajn sonojn de apartmento de alia persono. En la mallumo, en lito, li sentis la mankon de sia forpasinta edzino pli ol iam ajn. Finfine li ekdormis.

Matene li malfermis la okulojn kaj dum kelkaj sekundoj ne sciis kie li estis. En la duonlumo memoro malrapide revenis al li pri la antauxa vespero. Tiam li eksciis ke li ne estas sola en la lito. Li eksidis pro surprizo kaj sxi ekvekigxis kaj eksidis ankaux.

“Kio misas?” Sxi demandis. Sxi portis mamozonon kaj, li supozis, kalsonon, sed tion kasxis la littuko.

“Mi kredis ke vi intencis uzi la sofon!”

Sxi frotis la okulojn ka diris, “Jes, mi pardonpetas se mi vin ektimigis. Tamen, mi vekigxis je noktmezo por uzi la necesejon, kaj auxdis ke vi sxajne ploris. Mi malfermetis la pordon kaj rimarkis ke vi ja ploris dormante. Mi zorge eniris kaj iomete karesis al vi la sxultron. Tio sxajnis vin trankviligi, sed vi ne vekigxis. Vi estas profunda dormanto.”

“Sxajne,” li observis.

“Nu, sxajnis nur natura ke mi enlitigxu apud vi. Baldaux vi ronkis pace. Mi pardonpetas se mi gxenis vin. Mi jxuras, ni ne faris ion krom ol dormi.”

“Nu, ne estas problemo. Mi nur surprizigxis. Mi supozas ke mi ne ankoraux kutimas dormi

sole.”

“Cxu vi volas matenmangxi? Jes? Vi dusxu vin kaj mi kuiros matenmangxon. Bantuko pendas cxe la muro apud la banujo.”

Li ellitigxis, prenis siajn vestojn kaj iris necesejen. Dum li faris la matenajn ritojn, li povis auxdi Tirana-n komenci kuiri tra la maldikaj apartamentaj muroj. Li pensis al si mem ke nu, sxi ja estas tre placxa virino.

Kiam li eliris la banocxambron sxi portis bluan banrobon kun granda litero “T” kiel devizo sur la brusto. Matenmangxo estis ovoj kaj lardo, toasto kaj frukto. Ili mangxis pli-malpli senvorte, kaj poste Tirana prenis sian vicon en la banocxambro. Vestigxinte sxi venis en la salonon kie Johano atendis legante libron, kaj diris, “Mi revenigos vin al la hotelo nun. Mi devas labori, cxar artikolo estas submetenda baldaux.”

Li kapjesis kaj fermis la libro. Li komencis remeti gxin, sed Tirana diris, “Prunteprenu gxin se vi volas.”

“Dankon. Nu, mi pretas.”

Li sekvis sxin el la konstruajxo al la auxto. La suno jam estas alta en la cxielo kaj la mondo cxirkaux ili rapidis pri siaj aferoj. Post nur kelkaj minutoj sxi parkis cxe la hotelo. Li klinigxis al sxi kaj donis mallongan, sed promesplenan kison al sxi. Sxi vole partoprenis en la kiso. “Mi tre gxuis la vesperon kun vi.” Li diris. “La matenon ankaux. Se vi estas libera vespere, cxu vi volas akompani min al restoracio je cxi tiu vespero?”

“Mi gxuos tion,” sxi diris.

“Cxu la sepa? Mi renkontos vin cxe via apartmento.”

“Bone. Mi atendos vin cxe la sepa. Gxis la revido.”

“Gxis.” Li eliris la auxton kaj fermis la pordon. Li rigardis la auxton gxis gxi malaperis pro foreco, kaj poste malsxlosis la pordon kaj eniris la cxambron.

Li pasigis preskaux la tutan tagon cxe la plagxo. Li nagxis kelkfoje, promenis laux la plagxo, kaj legis multe. Sed li cxiam, ecx legante, rimarkis ke li pensis pri Tirana. Sxi inundis lian menson tiel ke li kelkfoje kredis ke li vidis sxin cxe la plagxo gxis li rerigardis kaj kontrolis ke vere ne estis sxi. La horoj malrapide pasis, sed finfine li staris kaj kolektis siajn ajxojn je la kvina.

Cxe la hotelo li fordusxis la sablerojn, salon, kaj sunpomadon, vestis sin kaj veturis al florbutiko. Tie li acxetis rugxan rozon kun vazeto, kaj iris al la apartamento de Tirana. Li estis iom frua, do li atendis auxskultante la radion en la parkejo dum kelkaj minutoj gxis la sepa. Li ridis pri si. “Nu, mi agas kvazaux lerneja knabo,” li pensis.

Cxe la horo li portis la rozon al sxia pordo kaj frapis cxe gxin.

Sxi tuj malfermis la pordon. “Ho, kia bela floro!” sxi ekskamis. “Dankon, Johano, eniru. Mi metu tiun sur la tablon.” Li eniris kaj sxi malfermis la pordon. Sxi portis la floron al la tablo kaj lokigis gxin centre. “Cxu vi volas ion trinki?” Sxi demandis.

“Ne nun, aparte se mi veturos.”

“Nu, kie vi proponas ke ni mangxu?”

“Mi rimarkis etan hindujan restoracion cxe Clairmont Mesa bulvardo en la urbo. Cxu vi konas gxin?”

“Ne, sed mi kredas ke la kompaneco tie estos bona. Mi ne timas provi gxin.”

“Bone. Vi estas tre kuragxa,” li diris.

Sxi ridis. “Mi nur bezonas momenton gxis mi pretos,” sxi diris, kaj iris necesejen. “Faru vin komforta.”

“Vi ne bezonas rapidi.” Li sidis sur la sofon. Sxi ne fermis la pordon de la necesejo kaj foje li auxdis ilojn klaki dum sxi faris iajn misteriajn inajn ritojn. “Cxu vi finis vian artikolon?”

“Ne. Ne tute,” sxi diris el la necesejo. “Sed mi faris bonan progreson. Mi ja finos antaux la datlimo.”

“Kia artikolo gxi estas?”

“Io pri malsano de vinberaj plantoj kiu minancas la vinejojn cxe San Diego. Multe da teknika informo mi devis elsercxi.”

“Kio misas pri la vinberoj?”
“Ia viruso ilin atakas,” sxi diris. “Estas tre grava afero por vinberejistoj, sed la vino-trinkantoj plej eble ne rimarkos gxin. San Diego ne estas grava vinprodukta loko. Mi verkas gxin por la dimancxa San Diega Heraldo. Do, mi devas fini gxin antaux vendredo.”

“Restas tri tagoj, do.”

Sxi eliris la necesejon. “Pli malpli. Nu, mi pretas.”

Li staris. “Vi aspektas tre bela, Tirana.”

Sxi ridetis pro la komplimento. “Dankon, Jocxjo.”

“Nu, ni iru.”

Li sekvis sxin el la pordo, kaj man’-en-mane ili marsxis el la domego. Post nelonge li parkis cxe la restoracio. Li eliris la auxton kaj kuris cxirkaux gxin por helpi Tirana-n el la auxto. Sxi ridetis pro amuzigxo al li kaj diris, “Ho, Jocxjo, kiom galanta! Nur mankas al vi la blanka cxevalo kaj la brila armajxo.”

“Bedauxrinde, la cxevalo ne tauxgis por la aviadila enmana pakajxo, kaj la brilan armajxon oni ne permisis tra la metalo-detektilo cxe la flughaveno.”

Sxi ridis denove. “Kia domagxo.”

Ili eniris la restoracion, kaj eta nigrahara hindino kondukis ilin al tablo cxe fenestro. Nur kelkaj aliaj paroj kaj unu familio kun du knaboj estis jam tie. Sxi donis al ili menuojn kaj lasis ilin decidi pri la vespermangxo. Johano elektis kokon tandorian, kaj Tirana elektis sxafidajxon karean. Ili ambaux mendis glason da vino. La kelnero alportis korbon da plata pano, pelveton da verda sauxco kaj la vino, kaj malaperis kuirejen.

“Kiel vi pasigis la tagon, Jocxjo?” Sxi demandis post trinko.

“Mi nur iris al la plagxo kaj legis iom, kaj tiel plu. Nagxis iomete. Nenion rakontindan.”

“Cxu vi iam vidis la bestogxardenon? Gxi estas bonega.”

“Nu, mi devus iam viziti gxin, sed ne tre placxas al mi viziti tiajn lokojn sole. Mi ferias por fari nenion. Mi faras ajxojn hejme, ne dum libertempo.”

Sxi trinkis refoje. “Se vi volas, mi iros kun vi. Almenaux, post kiam mi finos la artikolon. Tiam vi ne estos sole.”

“Nu, eble tio placxos.”

Ili babilis pri bagateloj gxis la kelnero alportis la mangxajxon. Sxi metis la telerojn sur la tablon antaux ili, kaj metis grandan komunan pladon da rizo inter ili.

“Cxu vi bezonas ion alian?”

Johano komencis diri, “ne,” sed Tirana ekparolis, “jes, bonvole alportu plian glason da vino.”

“Certe, kaj ankaux por vi, sinjoro?”

“Ne. Mi ne ankoraux pretas por alia glaso.” Sxi foriris kaj ili rebabilis mangxante.

Post horo kaj duono ili jxus finas la rizan pudingon. La kelnero alportis la fakturon kaj metis gxin surtable apud Johano. Li kontrolis gxin kaj la brovojn kunpremis.

“Cxu ion misxas?” Tirana demandis.

“Mi ne certas,” Johano respondis. Li trovis la kelneron per okuloj kaj mansignis al sxi. Sxi apudigxis kaj Johano demandis, “cxu tio gxustas? Ni ne mendis karafon da vino, nur glasojn.”

“Jes, vi pravas, sed mi skribis la fakturon tiele cxar la karafo malpli kostas ol kvin glasoj da vino, kaj estas pli malpli egala kvanto da vino.”

“Ah, dankon frauxlino, vi estas tre afabla.”

“Ne dankinda.”

Li elposxigis la monujon kaj eltiris kelkajn biletojn. Mense li kalkulis iom, poste eltiris alian monbileton kaj donis ilin al la kelnerino.

“Dankon sinjoro, mi tuj revenos kun la apunto.”


“Mi ne bezonas apunton.”

“Dankon sinjoro. Bonan vesperon al vi.”

“Cxu vi estas preta?” Li diris al Tirana.

“Mi nur devas iri al la ina kambro antauxe. Mi tuj revenosx.”

“Kompreneble.”

Sxi staris kaj iom malrekte iris celante la necesejon. Li rigardas al la tablo. Lia dua glaso da vino restas duon plena. Li levis gxin, trinketis, kaj remetis gxin, ankoraux ne malplenigxita, sur la tablon. Sxia glaso malplenis.

Post nelonge sxi revenis. Ili eliris la restoracion kaj eniris la auxton. Sxi klinis sin al li kaj kisis lin. “Dankon Johano. Mi pravis. La kompaneco cxi tie estis bonega.”

“Dankon pro via kompaneco ankaux.” Li turnis sin al sxi kaj kisis sxin refoje, per longa, varmeta kiso.

“Ho, nu!” Sxi elspiris post kiam la kiso cxesis.

Ili ne multe parolis revenante al la apartamento. La silento estis peza, graveda per anticipo, kaj iom da timo.

Li parkis kaj ili marsxis al la apartamento. Sxi apogis sin apud lia brako dum ili marsxis. Sxi faligis la sxlosilojn kiam sxi ilin eltiris el la mansakon antaux la pordo. Ili ambaux klinis sin por repreni ilin kaj koliziis. Ili ridis. Li kaptis la sxlosilaron kaj donis gxin al sxi. Sxi malsxlosis la pordon kaj ili eniris. Sxi resxlosis la pordon. Sxi turnis sin al Johano. Li staris senmove, rigardante en sxiajn okulojn.

“Cxu vi volas?” Sxi demandis.

“Ho jes, mi volas.”

Sxi cxirkauxbrakumis kaj kisis lin. Li karesis al sxi la dorson kaj kisis la nukon kaj sxultron. Sxi glitigis manon sub lian cxemizon cxe la dorso kaj milde gratis lin per la ungoj. Li tremetis. Per la alia mano sxi karesis al li la gluteon. Li malrapide mallevis sian manon al la talio, kaj kiam sxi ne gxenigxis, li pli mallevis gxin al la gluteo. Firme li karesis la molajn globojn de karno tra la tolo de sxia jupo. Sxi mallauxte plezurgxemetis.

“Ho, mia dolcxa Jocxjo,” sxi flustris. Subite sxi kaptis lian manon per la sxia. “Venu,” sxi diris kaj kondukis lin al la dormocxambro. Senvorte li sekvis sxin. Ili malvestigis sin kaj Tirana prenis kondomon el tirkesto apud la lito. Senvorte sxi elruligis gxin sur lian penison kaj ili kusxis kune sur la liton.

Manoj, busxoj, mamoj, pugoj, kaco, picxo sercxis, trovis unu la aliajn. Kiel bestoj sovagxaj ili faris la praajn amritojn gxis la kulminacia eksplodo, kaj elcxerpite, ili kvazaux kolapsis apude.

“Kiel bona estis kun vi, Tirana!”

“Dolcxa Jocxjo, vi estis bonega ankaux.” Sxi malpeze tusxis liajn lipojn per fingro kaj malrapide tiris gxin malsupren, trans la mentono, la gorgxo, inter la mampintoj, cxirkaux la umbiliko, gxis la puba hararo. Li tremetis pro plezuro, kaj karesis al sxi la femuron inter la krurojn.

Sxi levis sin sur kubuton, kisis lin surbusxe, kaj rekusxigis. “Dolcxajn songxojn, Jocxjo”

“Dolcxajn songxojn.”

Baldaux li auxdis mallauxtajn ronkojn, kaj baldaux post tiam, li ankaux ekdormis.

Matene li vekigxis pro sunlumo kiu angulis en la cxambron tra la fenestro. Tirana jam vekis antaux li, kaj li estis sola en la lito. Li oscedis kaj eksidis cxe la litrando frotante la okulojn. La horlogo sur la littablo montris ke estas preskaux la nauxa. Li surmetis la pantalonon kaj eliris la dormocxambron.

Tirana sidis cxe la skribotablo tajpante je la komputilio. Sxi portis nur kalsonon kaj t-cxemizon. Auxdinte lin malantaux si, sxi turnis sin al li kaj ridetis. “Bonan matenon, Jocxjo. Cxu vi dormis bone?”

“Tre bone, dankon.” Dirante tion li eksciis ke li ja ne vekigxis lace kaj rugxokule pro nokta plorado, kiel kutime. Li iomete hontis pro ia malfido al Gxulia, sed nur iomete. Gxulia jam forpasis kaj volus ke li estu felicxa.

Li klinis sin al sxia vizagxo kaj kisetis sxin. Sxi ne portis mamozonon, kaj la mamoj balancis per interesega maniero sub la cxemizo kiam sxi movigxas.

“Vi aspektas tre bele, karulino.”

“Dankon, karulo. Vi povas trovi matenmangxon en la kuirejo.” Sxi returnis sin al la komputilo. “Atendu iom gxis mi finos cxi tiun paragrafon. Poste mi cxeestos vin.”

“Kompreneble.”

Li iris necesejen, kaj poste sercxis iom en la kuirejo por trovi tason por la kafo kiun Tirana jam pretigxis. Li metis du panpecojn en la toastigilon kaj malsxeligis bananon. La toastoj jxus eksaltis kiam Tirana enpasxis la kuirejon. Li ekfrotis la toastojn per butero kaj donis unu el ili al sxi.

“Dankon,”

“Ne dankinda.”
Sxi frotis iom da komfitajxo sur la toaston kaj mangxis gxin, penseme. Sxi sxajne pensis pri io alia.

“Cxu vi volas pli da kafo?” Johano demandis.

Sxi ne respondis. Li atendis iamete, kaj redemandis, “Tirana, cxu vi volas pli da kafo?”

Cxi tiun fojon li kaptis sxian atenton. “Mi pardonpetas. Jes, dankon.”

Li versxas kafon en sxian tason. “Vi pripensas la artikolon, kiun vi verkas, cxu ne?”

“Jes. Jocxjo, mi bedauxras esti tiom malgastema al vi, sed pli bone vi lasu min labori hodiaux. Bedauxrinde, mi ne ferias kaj mi devas fini la artikolon.”

“Mi komprenas. Eble ni kunigos pli poste?”

“Kompreneble, Jocxjo. Sed mi cxiam verkas matene, laux kutimo. Tiel mi memdisciplinas min.”

“Cxu mi telefonu vin je vespero?”

“Jes, ni diru, je la sesa. Cxu tio konvenos?”

“Jes, certe. Mi telefonos vin je la sesa.”

Ili finis la matenmangxon baldaux post tiam. Johano surmetis la reston de siaj vestajxoj kaj pretigis sin por foriri. Cxe la pordo Tirana cxirkauxpremis lin kaj donis grandan, malsekan kison al li. “Gxis la sesa,” sxi diris.

“Mi anticipos la horon malpacience,” li respondis, kaj eliris.

Li ree pasigis la tagon cxe la plagxo plejparte legante. Je posttagmezo li revenis al la hotelo por lavi sin, kaj precize je la sesa, li telefonis Tirana-n.

“Saluton.”

“Saluton Tirana. Estas Johano.”

“Saluton, Jocxjo! Cxu vi hodiaux pasigis agrablan tagon?”

“Suficxe agrabla kiel ebla, sen vi, Tirnjo.”

“Ho, kiel dolcxa vi estas! Cxu vi volas veni cxi tien? Mi proponas ke ni nur restu hejmen kaj alvokigu picon aux ion similan.”

“Tio sxajnas placxa. Mi tuj venos.”

“Bonege. Mi alvokos picon. Kion vi volas sur la pico?”

“Mi mangxos preskaux cxion, kion oni metos sur picojn. Krom ol ancxovojn.”

“Nu, mi ne mendos ancxovojn. Kvankum, ne estis sxanco ke mi mendus ilin cxiuokaze. Gxis baldaux.”

“Gxis.”

Li remetis la auxdilon kaj ekmarsxis al la pordo. Tiam li haltis, turnis sin kaj iris al la necesejo. Li prenis sian falddentbroson, enposxigis gxin, kaj eliris la cxambron.

Sxi salutis lin cxe la pordo per kiso kaj invitis lin eniri.

“La picon oni alportos post duonhoro,” sxi diris. “Cxu vi volas ion trinki? Mi trinkas vinon.”

“Vino estos placxa.”

Sxi iris al la kuirejo kaj versxis glason da rugxa vino. “Al sano,” sxi diris, donacinte la glason al Johano.

“Dankon. Al sano.”

Ili pasigis agrablan vesperon kune, kaj ecx pli agrablan nokton kune. Dum la sekvaj tagoj ili estigis rutinon ke Johano pasigu la tagon cxe la plagxo, kaj vespere li iru cxe Tirana. Ili vespermangxis aux cxe restoracio, aux cxe la apartamento. Ili faris tion, kion amindumantaj paroj faras, vizitis kinejojn, muzeojn bistroojn, ktp, kaj nokte ili dormis kune. Post kelkaj tagoj Johano ecx malluis la hotelan cxambron kaj nur restis cxe Tirana. Foje, verkadinte Tirana cxeestis Johano-n cxe la plagxo posttagmeze. Cxie ajn sxi iris, sxi trinkis iom, kaj foje multe, da vino aux biero. Li ecx ekcxagrenetis ke sxi tiom drinkis.

La fino de la ferio proksimigxis, kaj Johano malgxojis pro tio. Estis jxauxdo, kaj laux liaj arangxoj, li flugos hejmen cxe sabato. Li ecx pripensis rezigni lian postenon cxe la unversitato kaj sercxi laboron cxi tie.

Li sidis cxe la plagxo duonlegante, duoncerbumante kiam iu salutis vin.

“Saluton,” diris simple la fremdulo.

Johano rigardis lin. Estis viro mezagxa kun blonda hararo kiu atingis la sxultron. “Saluton,” li diris iom singardeme.

“Ne estas mia afero, sed cxu mi vidis vin hieraux kun Tirana?”

“Jes, cxu vi konas Tirana-n?”

Li kauxris sur la sablon apud Johano. “Jes, oni povas diri ke mi konas Tirana-n.” Li visxis haron el sian vizagon per mano. “Kiel mi jam diris, ne estas mia afero, tamen, mi volas averti vin.”

“Cxu averti min?”

“Nu, jes. Tirana estas placxa virino, sed, ne estu serioza pri sxi.”

“Cxu vi minacas min?”

Li levis la manojn je hororo pri la sugesto, kaj skuis la kapon, “Ho, certe ne! Tio certe ne estas tio kion mi intencis! Mi havas nenian rajton pri sxi. Mi nur volas averti vin ke sxi ne estas tia virino, kiu restos fidela.”

“Mi ne scias kion vi intencas diri.” Johano diris malvarme.

“Nu, ne estas mia afero, kiel mi diris, tamen… Nu, mi diris ke mi konas sxin. Tion duono de la viroj cxe la plagxo rajtas diri ankaux. Se vi igxos serioza pri sxi, tiam sxi vin dolorigos. Tion mi scias. Tio estis kio mi volas diri.” Li staris. “Se vi nur volas ruli en la fojno, sxi estas la virino por vi. Tamen, ne kredu ke sxi taksas gxin esti iom ajn pli ol tia.”

Li formarsxis kaj Johano longe postrigardis lin. Li provis legi plu sed ne povis koncentrigxi pri la libro. Finfine li kolektis liajn ajxojn kaj forlasis la plagxon.

Estis tro frua iri al la apartamento, do, li veturis sencele lauxlonge la marbordon unu, du horojn gxis la vespero. Revenante, li haltis cxe florbutiko kaj acxetis vazon da rugxaj rozoj. Li zorge elektis la plej belajn florojn kaj trafoliumis cxiujn de la kartoj elektonte unu de ili.

“Sxi versxajne estas tre speciala virino,” la floristo observis dum sxi arangxis la florojn en la vazon kun brancxeto da filiko.

“Jes, ja.” Li subskribis la karton, “Per amo, Jocxjo,” kaj pagis sxin.

Li alvenis cxe la apartamento iomete antaux la sesa. Ial li sentis sin nervoza frapante sur la pordon, kvazaux li anticipis ion malbonan. Sxi malfermis la pordon kaj ekkriis pro surprizo vidante la florojn. “Ho, kiel bela! Dankon Jocxjo, eniru.” Sxi kisis lin kaj inverse.

Ili vespermangxis cxe itala restoracio, kaj poste iris al kafejo, kie muzikisto ludis cxe eta prezentejo. Tirana babilis kaj Johano respondis tiom, kiom konvenas, sed li ripete pensis al si mem, “Restas nur du tagoj. Restas nur du tagoj…”

Ili enlitigxis tuj post reveninte cxe la apartmento. Johano amoris kun Tirana kiel homo freneza pro deziro kaj urgxaj karnaj bezonoj kiuj tute forvisxis iajn ajn konsciajn pensojn de la cerbo. Nur estis sxi apud li en loko sen spaco aux tempo dum li plezurigis sxin kaj ricevis plezuron de sxi. Li orgasmis du foje, kaj poste, kiam la amilo moligxis, li langumis sxin gxis sxi kriis per sxiaj propraj orgasmoj multajn fojojn. Poste ili kusxis kun brakoj volvitaj cxirkaux si, elcxerpitaj per amlaboro, malsekaj per sxvito kaj amsuko. Johano milde karesis sxian dorson, kaj sxi flustris, “Ho Jocxjo, dolcxa, Jocxjo…” Ili kusxis kune, brakumante gxis fine ili ekdormis.

Matene li vekigxis frue pro plena veziko. Zorge li ellitigxis, klopodante ne veki Tirana-n. Estis ankoraux malluma, do li palpe trovis la vojon al la pordo, senbrue malfermis gxin kaj eliris. Li zorge fermis la pordon de la dormocxambro malantaux si kaj sxaltis la lumilon.

Fininte pri la necesejo, li kviete eniris la kuirejon kaj ekboligis akvon por teo. Estis preskaux la kvina, sed li ne plu estis dormema. “La fina tago,” li pensis. La akvo bolis kaj li versxis iom en tason kun tesaketo.

Li portis la teon en la salonon kaj staris cxe la bildfenestro, rigardante je la jam rugxigxita cxielo super la malhelaj montoj orientaj. Li trinketis, kaj metis la tason sur la skribotablon. “Ne levu,” li diris kviete al la suno. “Ne ekestu tiu tago.”

“Pardonon?”

Li ekturnis sin kaj vidis Tirana-n cxe la pordo de la dormocxambro. “Ho, mi ne intencis paroli lauxte. Mi nur sopiris ke mia ferio ne finus.”

Sxi apudigxis kaj metis brakon cxirkaux lia talio, rigardante el la fenestro kun li. “Vi hejmen iros morgaux, cxu ne?”

Li malgaje balancis la kapon. “Mi ne volas iri. Mi amas vin, Tirana.”

“Ho, Jocxjo, kara Jocxjo, mi amas vin ankaux, sed vi ne perdu la kapon pro tio. Nur pasis du semajnoj. Vi havas vian vivon en Pensilvanio, kaj mi havas la mian cxi tie. Mi gxuegis nian tempon kunan, kaj mi gxojas se mi iom forpelis viajn demonojn, sed la libertempo finos. Tion ni ambaux sciis ekde la komenco.”

Liaj okuloj ekmalseketigxis. “Cxu nia tempo kuna signifis nenion por vi?”

“Ho, Jocxjo, estis tre signifa. Mi cxiam memoros tiujn cxi du semajnojn specialajn kun vi, kaj vi cxiam estos bonvena cxi tie, aux kie ajn mi logxos. Mi amas vin, Jocxjo, mi ja volas ke vi sciu tion. Tamen, vi devas kompreni ke mi amas aliulojn ankaux.”

“Ho.” Li elspiris la vorton kvazaux iu pugnis lin je la ventro. Li mallevis la rigardon al la planko.

“Cxu vi surprizigxis? Vi devus ne. Dolcxa Jocxjo, mi ne estas tia virino kiu povas resti kun unu viro.”

Li ekrigardis al sxi, pro la ehxo en sxiaj vortoj de la blondulo cxe la plagxo hieraux, sed sxi dauxris antaux ol li ion diris.

“Mi provis esti edzino foje. Nu, kvazaux-edzino, almenaux. Mi ne sukcesis. Mi sxatas esti mia propra estro. Mi ne sxatas ke iu ajn plendas pri miaj kutimoj pri verkado, aux ke mi tro pezas, aux ke mi tro drinkas. Jes, mi jam rimarkis vian malaprobon pri mia drinkado. Nu, pli bone mi vivu sendepende.”

“Mi, — mi ne forgesos vin, Tirana.” Li visxis la okulojn per la mandorso. “Kaj vi cxiam bonvenos cxe mi, ankaux.”

“Mi tute ne volas ke vi forgesu min, Jocxjo. Mi esperas ke vi memoru ofte nian tempon kunan, kaj tiam, kiam vi memoras gxin, vi ridetu.”

Sxi premis lin al sia flanko, starante cxe la bildfenestro. Post kelkaj sekundoj sxi diris, “Estas bela sunlevigxo.” La suno jxus eklevigxis super la orientaj montoj. Rugxa lumo versxigxis sur iliajn korpojn kvazaux mielo.

“Jes. Tre bela.”

“Mi elektis cxi tiun apartamenton cxefe pro la vidindajxo matena.”

“Tre bela.”

Ili staris rigardante la sunlevigxon gxis gxi plenlevis kaj la lumo sxangxigxis al oro.

“Nu, ni devus ne stari nude tiel cxe la fenestro. Iu eble plendos.”

“Jes, vi pravas.”

“Vi dusxu unue, dum mi verkas iomete, kaj ni pasigu kune la tutan tagon. Cxu tio placxos al vi?”

Li ridetis iomete. “Jes, kara. Tio placxos min.” Li iris necesejen kaj fermis la pordon.

Ili pasigis la tagon cxe la bestogxardeno. Ili promenis man’-en-mane tra la homamasoj preskaux ne rimarkante ilin. Li vidis la grandajn pandojn, kaj la simiojn, la birdojn ekzotikajn kaj tiel plu. Vespere, ili vespermangxis cxe cxina restoracio, kaj reiris cxe la apartamento frue por ke Johano povas paki liajn sakojn por la vojagxo hejmen.

Ili provis amori, sed ili ambaux havis tro da alio je

la mensoj. Ili nur kusxis brakumetante gxis dormo fine kaptis ilin.Li havis fruan flugon, do ili ellitigxis je la kvina. Tirana sekvis Johano-n al la luauxtejo kaj venigis lin al la flughaveno. Antaux la sekureca eniro, sxi kisis lin kaj strecxe brakumis lin. Tiam sxi diris per iom fusxe prononcita sed tute komprenebla Esperanto, “Gxis la revido. Mi esperas por vi bonan vojagxon.”

“Ho, Tirana,” Li ekkris pro surprizo. “Kiam vi lernis Esperanton? Tio ne estis malbona!” .

“Ekde kelkaj tagoj. Oni povas trovi ion ajn per la reto.”

“Dankon, Tirnjo. Vi fartu bone.” Johano diris Esperante.

“Kion tio signifas?”

“Mi nur dankis vin, kaj petis ke vi fartu bone.”

“Dankon, Jocxjo.” Sxi kisis lin denove. “Vi devas rapidi. Via aviadilo foriros baldaux.”

En lundo Johano portis kelkajn pezajn librojn al sia laborejo. La departementa sekretario salutis lin je la eniro kaj malfermis por li lian oficejan pordon pro ties plenaj manoj. “Bonan matenon, dro. Land. Cxu vi gxuis vian ferion? Vi ja havas bonan sunbrunon.”

“Bonan matenon, Marko, dankon. Jes, mi tre gxuis la libertempon.”

“Dro. Johnson deziras ke vi cxeestos konvenon cxe li, kaj la aliaj instruistoj, je la nauxa. Temos pri la antauxsemestra renkontigxo.”

“Mi supozas ke mi partoprenos, tia-okaze.” Johano grumblis, metante la libroj sur tablon.

“Tiaj kunvenoj kutime mallongas,” diris Marko konsole. “Cxu vi faris ion aparte interesan dum la libertempo?”

“Ne, nenion rakontindan. Mi pasigis multan tempon cxe la plagxo, kaj legis multe, kaj tiel plu.”

“Cxu? Nenion interesan dum du semajnoj kun la Kaliforniinoj cxe la plagxo?” Li demandis rikanante.

“Nenion rakontindan,” li ripetis, kaj fermis la pordon de la oficejo je ties vizagxo. Kiam li estis sola en la cxambro, li ridetis.

Dank’ al “FooBar” pro multaj plibonigxaj sugestioj

Kopirajto 2002 de Steven K. SMITH
Tutaj rajtoj rezervitas
Copyright 2002 by Steven K. Smith
All rights reserved

Hejma Pagxo | Esperanta Cxefpagxo ]

Send Me Mail
Sendu al mi eposxton