Pri Emerituloj

de Steven K. SMITH
septembro, 2002


Estas tago pri lauxdoj kaj adiauxoj
Estas tago por gxojo kaj tristo
Estas tago por ridoj kaj larmoj
Ni lauxdu liln gxoje
Ni adiauxu ilin triste
Ni ridu, ni ploru,
Ni dauxru.

Kvazaux la tag’ kiu sekvas la nokton
Aliuloj sekvos la plu-pasantojn
Individulo mortos,
la raso dume dauxros…

Tiel diris la poeto.
Simile la laborantaro dauxros
Malgraux la paso de iu laboranto.

Se indas la laboro, lauxdu la laboranton.
La subtenon de vivo helpas laboro
Kelkfoje la laboro eble indas
Nur aux cxefe por subteni vivon.
Sed cxiu kontribuas ties eron
Al la tuta afero de homaro.
Cxu modesta purigisto,
Cxu impona sxtatestro,
Ni estas unu.

Homo.

septembro, 2002

Kopirajto 2002, de Steven K. SMITH
cxiuj rajtoj rezervitas
Copyright 2002 by Steven K. Smith
All rights reserved

Hejma Pagxo | Esperanta Cxefpagxo ]

Send Me Mail
Sendu al mi eposxton