Pri Stelo

Antaux skribo: Cxi tiu poemo estas unu de miaj plej fruaj verkoj esperantaj. Sekvas la originalan tekston plenreverkita versio, kiun mi faris kvar jaroj post verko de la tuj suba poemo. Mi esperas ke nun mi iom pli lerte uzas la lingvo, sed mi ne tute certas ke la pli nova versio estas fakte pli bona ol la unua. — SKS

Brilanta en nokta mallumo
Fora, fremda, bela suno.
Cxu vi havas planedojn,
Viajn proprajn kunulojn
Dum vi cirkele pluiras
Cxirkaux cxiame, eterne vagas
La centron de la galaksio?

Cxu vi havas planedon
Kiu orbitas la centran fajron
Kie estas akvo likva?
Kie viv’ estas sur l’ tero verda
(Aux flava, blua, bruna, aux rugxa)
Kun fisxo-plena maro blua.
Ia alia verkajxo de okuptia dio.

Cxu tiu planedo, kun vivajxoj plenaj
Kun bestoj, birdoj, kaj arboj strangaj,
Havas pensantajn estantojn, ilo-uzantajn
Kiuj rigardas la stelojn brilajn
Kiuj scivolas kion ili estas?
Cxu ili rigardas, kaj sin demandas
Cxu estas iu alia en la vasta kosmo?

24an oktobro, 1997
Redaktia versio:

Brilanta en la nokta mallumo
Fora, fremda, bela suno
Cxu vi havas ja planedojn,
Viajn proprajn kunuletojn,
Dum vi vagas tra la kosmo
Cxirklirante laux via mosxto,
La grandega galaksio?

Cxu iu planed’ kiu orbitas
Kaj inter fajr’ kaj glacio glitas
Havas likvajn akvajn marojn
Kaj multajn plantajn kaj bestajn arojn
Nagxante, marsxante kvazaux varieteajxo
Sur vasta scenejo, alia kreajxo
De tre okupita dio?

Cxu tiu planed’, per viv’ plenplena
Havas intelegantulojn? Cxu jena
Specio jam ilo-uzanta rigardas
La noktan cxielon kaj la steloj ekzaltas
Al ili la kor’? Cxu ili al la steloj
Rigardas kaj scivolas cxu estas aliuloj
En la vasta galaksio?

Redaktia oktoboro 2001

Kopirajto 1997 kaj 2001, de Steven K. Smith
Tutaj rajtoj rezervitas
Copyright 1997 and 2001 by Steven K. Smith
All rights reserved

Hejma Pagxo | Esperanta Cxefpagxo ]

Send Me Mail
Sendu al mi eposxton