Sezonaj Hajkoj

Mi foje aldonos plurajn hajkojn cxi tie tiam, kiam mi verkos konvenajn ekzamplojn
Gxidatigxita 22an januaro 2003

Printempa

Fora bird’ kantas
Cxe arbara riveret’
Ventet’ min tusxas

Akvo fluas gaje
Vivigas la arbaron,
Celas la maron

Verda foliet’
Kie hieraux estis
Nur seka brunajx’

Birdkant’ eksonis
El malfora acerarb’
Venis printempo

La unua flor’
Koloras apud la pad’
En matena lum’

Somera

Nuboj en cxiel’
Kasteloj kotonecaj
Kasxas la sunon

Fulmotondrego
Plenplenas la cxielon
Per subita fajr’

Papili’ flava
Vagflugas preter floro
Post varma pluvo

Varma aero
Trembrilas super sablo.
Pigra vetero

Arboj balancas
Pro fulmtondra vento
Je posttagmezo.

Auxtuna

Folio rugxa
Tenas sole al brancxo
Defias venton

Rugec’ ekaperas
Cxe la auxtuna lago,
Pejntras arbaron

Folio flosas
Teren, falas en laget’
Kvazaux boatet’

Rugxigxanta arb’
Staras kontraux la vent’
Sub griza cxiel’

Tri steloj vicaj
Levigxas cxe noktmezo
Anoncas vintron

Vintra

Flosas al tero
Negxeroj en sunlumo
Briletas hele

Tero blankigxas
Miliard’ da negxeroj
Ekigxis unu

Rugxaj beroj sur
Senfolia sola arb’
Atendas printempon

Negxeroj flugas
Kvazaux ses pintaj birdoj
Preter giganto

Kopirajto 2001, 2002, 2003 de Steven K. Smith
Tutaj rajtoj estas rezervitaj
Copyright 2001, 2002, 2003 by Steven K. Smith
All rights reserved

Mi petas viajn kometariojn pri mia verkajxoj, pro ke mi povos ilin plibonigi. Se ili placxas al vi aux ne, bonvole sendu al mi viajn komentariojn, aux pri la gramitko, la vort-elekto, la verkajxoj mem, aux ia alia pri mia verkajxoj.

Simple klaku la posxtilon subajn kaj komencu skribi! Multan koran dankon pro via helpo.


Hejma Pagxo | Esperanta Cxefpagxo ]

Send Me Mail!