Tradicia
elangigis Steven K. SMITH
Cxu vi estas al Skarbur’ irant’?
Salvio kaj timiano
Memorigu min al tie-vivant’
Cxar foje sxi estis mia veramanto.
Petu al sxi, fari cxemizon
Salvio kaj timiano
Sen uzi ian ajn kudrilon
Kaj tiam sxi estos mia veramanto.
Petu al sxi, gxin bonege lavi
Salvio kaj timiano
Kaj sen ia akvo gxin bone sapi
Kaj tiam sxi estos mia veramanto.
Petu en nudan arbon pendigi gxin
Salvio kaj timiano
Ne fruktinta ekde kiam Eva estis etin’
Kaj tiam sxi estos mia veramanto.
Petu al sxi trovi iom da ter’
Salvio kaj timiano
Neniam superita per nub’ en aer’
Kaj tiam sxi estos mia veramanto.
Cxu vi estas al Skarbur’ irant’?
Salvio kaj timiano
Memorigu min al tie-vivant’
Cxar foje sxi estis mia veramanto.
Traduko Kopirajtita 2000, de Steven K. Smith
Tutaj rajtoj rezervitas
Translation Copyrighted 2000 by Steven K. Smith
All rights reserved
[ Hejma Pagxo | Esperanta Cxefpagxo ]
Send Me Mail
Sendu al mi eposxton