Vi, kaj Mi, kaj la Strig’

Steloj en l’cxielo kiel
Kampfajroj sur fora monto.
Akvo fluas kun mallauxta flustro
Sub antikva ligna ponto.

La varma, mola tusxo
De via man’ en mia
La kvieta, komforta sento
De senfina amo nia.

Ni staras sur la ponto
Farita jarojn antauxe
Ni silente rediras amvotojn
Inter cxielo kaj akvo starante.

Mallauxta krio de fora strigo
Fraksas la noktan pacon
Gxin auxdinte, mi supren rigardas,
Per lunlum’ mi vidas vian vizagxon.

Bela vi estas, malgraux jaroj pasintaj
Ekde nia unua kis’
Felicxa mi estas vivi kun vi
Ekde ni geedzigxis.

“Vin amas mi,” mi flustre diras
“Mi amas vin,” la tuja respondo,
Kiel cxiame ni nin promesas
Kun am’ kiel grand de la mondo.

Mi premas vian manon
Kaj tiras vin al mi.
Niaj lipoj tusxas varme, mole
Dum milde nin gustumas ni.

Malpli fora la strigo krias,
“Hu! Hu!” Kiel gxi nin mokas
“Iu sxajnas malsxati ke ni kisas,”
Mi ridas, post la strig’ fivokas.

“Mi sxatas vin kisi,” vi diras
“Ne gravas kion pensas strig'”
Kaj vi min cxirkaux premas
Kaj kisas kun ecx pli avid’.

La foiloj susuras, la akvo mugxetas
La steloj silente turnas.
Sed tempo sxajnas stari senmove
Kiam ame ni enbrakumas.

23an oktobro ’98

Kopirajto 1998, de Steven K. Smith
Tutaj rajtoj rezervitaj
Copyright 1998 by Steven K. Smith
All rights reserved

Hejma Pagxo | Esperanta Cxefpagxo ]

Send Me Mail
Sendu al mi eposxton