Vintro

de Steven K. SMITH
vintro ’01-02



Negxon elskrapas la nudaj arboj de la gravedaj nuboj 
Kiuj malalte flugas super la dormanta arbaro.
Malvarmeco regxos la teron gxis printempa suno revenos.
La septeron de glacio Lia Vinta Mosxto tenas
Kaj per lia frosta spiro rigidigas la lagojn
Kaj forblovas la foliojn de la arboj kiuj nur antaux ne longe
Vestis sin per gaja kolora festiveco.

Nun pasxas frue la suno al sia malsanula lito,
Kie li kusxos pli kaj pli longe
Post la kripliga somera laboro,
Gxis sanflegos lin la luno
Dum la longaj, blankaj, glaciaj, vintraj noktoj.

Kopirajto 2002, de Steven K. SMITH
cxiuj rajtoj rezervitas
Copyright 2002 by Steven K. Smith
All rights reserved

Hejma Pagxo | Esperanta Cxefpagxo ]

Send Me Mail
Sendu al mi eposxton